Gimnazio de Saalfelden (BEA)

(Alidirektita el Gimnazio de Saafelden (BEA))

La Federacia gimnazio kaj sporta nehumanisma gimnazio Saalfelden (germane: Bundesgymnasium und Sportrealgymnasium, Sportgymnasium Salzburg 2, Raiffeisen-Skigymnasium Saalfelden) estas lernejo en Saalfelden, Aŭstrio, kie tre gravas sporto. Aneksita estas internulejo nomita Supera Federacia Loĝlernejo (Höhere Internatsschule des Bundes/HIB). Lernejestrino estas Romana Haslgrübler (stato 2020). Konataj instruistoj estis ekz. pri muziko Gottfried Plohovich, pri historio Hans Katschthaler kaj pri arto Gerald Schmid.

la emblemo de la gimnazio de Saalfelden kun Kastelo Lichtenberg fone alte
centra enirejo

Historio

redakti

En la 10.10.1956 (la festa inaŭguro faritis sub la ĉeesto de la salcburga ĉefepiskopo Andreas Rohracher en la 25.11.1956) malfermitis sub la nomo de West-BEA en iamaj oficirloĝdomblokoj de la usonaj okupadtrupoj lernejo kaj internigejo kiu nomiĝis ĝis 1976 Bundeserziehungsanstalt (BEA), poste ĝis 2002 Höhere Internatsschule des Bundes (HIB). Sekve ĝi ne plu estis sub rekta federaciregistara estrado sed sub administrado landa alinomiĝinte Bundesgymnasium und Sportrealgymnasium Saalfelden.

 
festolibro 1976

Malgraŭ la sporta kromnomo la sukcesoj de la gelernantoj kaj gelernintoj neniam atingis meritojn de finstudinoj de aliaj similaj sportaj lernejoj de Aŭstrio (ekz. en Stams/ Distrikto Imst aŭ en Schladming/ Distrikto Liezen). Havas la lernejo ĉ. 100 geinstruistojn kaj pli ol 800 lernantojn. El ili loĝas pli ol 180 en la internejo. La listo de la lernejestroj (parte kun iliaj fakoj) jenas:

  • 1956–1965: Heinrich Gräven (klasika filologio)
  • 1965–1987: Herwig Leitgeb (historio, geografio)
  • 1987–1995: Alexander Rainer (filozofio, germanistiko)
  • 1995–2002: Helfried Wolf (filologioj angla kaj franca)
  • 2002–2010: Josef Hinterseer (germanistiko, historio)
  • 2010-2019: Josef Stritzinger (biologio, ĥemio)
  • ekde 2019: Romana Haslgrübler (informadiko)

Kroniko por la unuaj du jardekoj

redakti
  • 10.10.1956: komenco de la instruado en la internejaj ejoj I kaj II
  • 1956: utiligo de la domoj III kaj IV por gastigi rifuĝintojn el Hungarujo
  • 1957: transdono de la internejaj domoj III kaj IV al la lernejanoj
  • 1960: finfaro de la loĝejoj por la instruistoj (decembro)
  • 23.4.1964: meto de la fundamenta ŝtono por instruada komplekso kaj ekonomia domo (ekfunkcio en 1966)
  • 1964: unua abiturienta ekzameno (somero)
  • 29.10.1965: morto de lernejestro Heinrich Gräven
  • 1966: nomumiĝis lernejestro Herwig Leitgeb (marto)
  • 1969/70: migra ekspozicio en diversaj grandurboj de Aŭstrujo okaze de la datreveno 50-a de fondo de BEA-lernejoj en Aŭstrujo; propraj festeroj en Saalfelden en 1969
  • 1969: prova enkonduko de klasoj kun fokuso pri sporto (oficiala establo en aŭtuno 1976)
  • 1971: finfaro de propra ski-telfero (financado ĉefe fare de la societo de gepatroj de lernantoj)
  • 1971: okazigo de "Eŭropa Junulara Forumo" (julio)
  • 1971: okazigo de "Internat 70" (novembro; kunveno de instruistoj el la tuta mondo)
  • 1974: meto de la fundamenta ŝtono de stadiono (ekfunkcio en majo 1976)
  • 1976: nomoŝanĝo de la lernejo (BEA iĝis HIB)

Instrusistemo

redakti

La lernejo enkorpigas du lernejajn formojn, nome:

  • gimnazion/Gymnasium (lingvoj: angla, franca, itala, latina)
  • malhumanisman gimnazion/Realgymnasium

La sporta branĉo enhavas la erojn Skigymnasium (alpine, norde) kaj Freestylegymnasium (neĝtabule).

Infrastrukturo kaj klerigofertoj

redakti

La internigejo ofertas spacon al 180 gelernantoj. Trejniĝebloj estas en du propraj sporthaloj (el kiuj estas unu kun grimpvando), dura ludkampo, tenisejo, sportplaco kun kurejo de distanco de 400 metroj kaj malpezatletikaj aranĝitaĵoj. Vintre skikurado en Saalfelden mem abundas, dume descenda skiado kaj aliaj alpinaj sportspecoj prefere faratas en Kaprun, Saalbach-Hinterglemm kaj Maria Alm (Hinterreit).

Lernintoj famaj

redakti

Sportistoj

redakti

Jen kelkaj lernintoj kiuj sporte kaj nesporte pli malpli sukcesis:

Sukcesintoj nesporte

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti