Etflora geranio

(Alidirektita el Geranium pusillum)

Geranio etflora (Geranium pusillum L) estas specio el familio Geraniacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geranio etflora

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
Geranium pusillum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tiu ĉi herbeca planto atingas altecon de 10-30 centimetroj. Ĝi floras dufoje en la jaro, somere kaj aŭtune.

La tigo posedas tre mallongajn foje glandecajn harojn. Ĝi foje staras, foje kuŝas kaj disbranĉiĝas, ofte en du branĉoj.

La palmformaj folioj profunde dividiĝas en 5 aŭ 7 loboj.

La floroj lilak-koloraj, tre malgrandaj, entenas 10 stamenojn el kiuj nur kvin fekundas. La florado okzas el majo ĝis septembro.

Habitato redakti

Oni ĝin renkontas en rubejoj kaj rande de vojoj. Origininta el Eŭrazio, ĝi estas disvastiĝinta en tuta Eŭropo kaj en sudokcidenta Azio, de ebenaĵo ĝis subalpa etaĝo.

 
Tigo kun haretoj parte glandozaj
 
Harozaj folioj
 
Floroj kun harozaj sepaloj