Gerd Müller (politikisto)

germana politikisto (1955-)
Tiu ĉi artikolo temas pri la politikisto Gerd Müller. Pri la samnoma futbalisto vidu la artikolon Gerd Müller.

Gerd Müller (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1955(nun 1955-08-25) en la urbo Krumbach (Ŝvabio) de Bavario, do nun 68-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la konservativa politika partio CSU. Ekde 2005 li estis parlamenta ŝtata sekretario, fakte vic-ministro, en la ministerio pri nutro, agrikulturo kaj protekto de konsumantaro, gvidita de la sampartia nacia ministrino Ilse Aigner. La 15-an de decembro 2013 li nomumiĝis ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo en la nova registaro de Germanio. Gerd Müller transprenis la ministran postenon de la liberalulo Dirk Niebel. Ankaŭ en la kvara ministraro de Angela Merkel inter la jaroj 2018 kaj 2021 li havis tiun ministran postenon.

Gerd Müller
Persona informo
Gerd Müller
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1955 (1955-08-25) (68-jaraĝa)
en Krumbach
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de RegensburgKatolika Universitato de Eichstätt-Ingolstadt vd
Partio Kristan-Sociala Unio en Bavario vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BerlinoStrasburgoBruseloBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti