Germana domo (Ostrava)

Germana domo (germane Deutsches Haus) situis en Moravia Ostrava en avenuo Nádražní n-ro 951. Pri ties konstruado estis decidite en februaro de 1892 kiel reago al aktivecoj de la ĉeĥa loĝantaro, kiu komencis konstrui sian Teatron de Jiří Myron. Parcelo, sur kiu ĝi situis, apartenis al barono Rothschild. La germana ligo avantaĝe aĉetis ĝin kaj samtempe ĝi difinis, ke la prezo por la konstruaĵo ne devus superi 150 000 florenojn.

Germana domo
ĉeĥe: Německý dům, germane: Deutsches Haus
domo
Germana domo sur bildkarto el la jaro 1898
Oficiala nomo: Germana domo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Moravia Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Avenuo Nádražní
Situo Germana domo
 - koordinatoj 49° 50′ 01″ N 18° 17′ 20″ O / 49.83361 °N, 18.28889 °O / 49.83361; 18.28889 (mapo)
Konstruado 1893-1895
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Německý dům (Ostrava)
Portalo pri Ostrava
Germana domo en Moravia Ostrava
Germana domo en Moravia Ostrava
Germana domo en Moravia Ostrava

La projekton ellaboris konata ostrava arkitekto de juda origino Felix Neumann. Tiu proponis krom alian magazenon Rix, kafejon Café Union (pli poste Teatro de marionetoj), hotelon Gami (pli poste hotelo Royal, en kiu nun estas mensavítkovican sinagogon (kiun nazioj forbruligis). Uzita estis en Germanio ŝatata stilo de nederlanda renesanco.

La konstruado daŭris ekde la jaro 1893 ĝis la jaro 1895. Interese aspektanta konstruaĵo kun turetoj kaj ruĝa fasado vekis atentemon de preterirantoj. Krom reprezentigaj spacoj kun granda solena ĉambrego ĝi enhavis ankaŭ restoracion kaj teatran ĉambregon por 600 homoj. La solena malfermo okazis la 2-an de junio 1895. Ĉeĥoj sian Nacian domon malfermis je unu jaro pli baldaŭ kaj al la nova germana centro ili komencis moke diri Trucburg.

Dum bombardado kontraŭ Ostrava komence de majo de 1945 la domo estis difektita. Hodiaŭ jam ne eblas precize elserĉi mezuron de la damaĝigo, sed oni scias certe, ke la ostravaj urbestroj la 10-an de majo 1945 decidis pri ties likvido. Ne estas dubinde pri tio, ke forta motivo estis ankaŭ klopodo forigi tiun ĉi, laŭ opinioj de tiama publiko, simbolon de germana orgojleco. Al ties malkonstruo estis intence transportitaj internitaj germanoj. Sed rilate al ilia neĝoja sanstato la malkonstruo plilongiĝis ĝis somero de 1946; finon de la malkonstruado jam devis fari dungitaj ĉeĥaj laboristoj.

Sur la loko de la eksa Germana domo estas nun herba areo. Magistrato de urbo Ostrava tiun ĉi parcelon la 26-an de novembro 2008 vendis al firmao Amádeus Real, kiu volas ĉi tie konstrui novan soci-komercan centron. Saman disvolviĝon volas en kunlaboro kun firmao Ostravica Fashion trafikigi jam longajn jarojn najbaran modan domon Ostravica Textilia.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti