Sinagogo de Vítkovice
Sinagogo en Vítkovice situis en Ostrava-Vítkovice ekde la jaro 1911 ĝis 1939.
Sinagogo de Vítkovice | |
ĉeĥe: Synagoga ve Vítkovicích | |
sinagogo | |
Sinagogo sur bildkarto komence de la 20-a jarcento
| |
Oficiala nomo: Synagoga ve Vítkovicích | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Vítkovice |
Historia regiono | Silezio |
Situo | Sinagogo de Vítkovice |
- koordinatoj | 49° 48′ 47″ N 18° 16′ 17″ O / 49.81306 °N, 18.27139 °O (mapo) |
Arkitekto | Felix Neumann |
Stilo | templa stilo |
Konstruado | - |
- komenco | 1907 |
- konsekro | septembro de 1911 |
Uzado | 1939 forbruligita |
Pereo | 1941 detruita |
Religio | judismo |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Synagogue in Vítkovice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio
redaktiLa konstruaĵo de la sinagogo estis lokigita sur angulo de stratoj Schuster (hodiaŭ Halasova) kaj Rosseger (hodiaŭ Kutuzova) proksime de Placo de Jiří z Poděbrad. La parcelon aĉetis Juda templa kompanio en Vítkovice (fondita en la jaro 1901). La templo estis konstruita en la jaro 1907 kaj solenan konsekron ĝi ĝisatendis en septembro de 1911. Pri la konstruaĵo meritis faranto de ostrava juda komunumo Leopold Rufeisen, finance kontribuis ankaŭ ferfabriko Vítkovice.
La parcelo ne havis adresan numeron, la templo estis memstare situanta ĉambrega duetaĝa konstruaĵo kun dimensioj 26 x 17 m, kun duopo de turoj sur fasado. En la konstruadon de najbara junulina urba (hodiaŭ baza) lernejo ĝi principe validiĝis en vido de Polní strato kaj kiel loka dominaĵo. La sinagogo celis milde al nordoriento per sanktejo, rilate al donita spaca situacio. Felix Neumann, kiu partoprenis en planado kaj konstruado de la sinagogo, uzis eklektikajn historiigantajn elementojn.
En la jaroj 1924 kaj 1926 la kupolo super la ĉambrego trairis tra reguligo fare de konstruisto Žibřid Liebermann. La sinagogon en Vítkovice nazioj bruligis la 24-an de majo 1939, la fajro tute estingiĝis nur la 5-an de junio 1939. La ruinoj de la konstruaĵo estis forigitaj ĝis la jaro 1941, kiam la parcelo estis ŝanĝita en ludejon de la najbara lernejo. Tiel ĝi servas ĝis hodiaŭ.
Simila sorto atendis ankaŭ la vizitantojn de la templo. Sub rekta gvidado de nazio Adolf Eichmann estis en novembro de 1939 transportitaj 1223 judaj viroj ĝis Nisko. Sekvis pluaj vojaĝoj al koncentrejoj. El la devenaj dek mil loĝantoj de la juda deveno dum la dua mondmilito ok mil pereis. En la urbon revenis post la milito ĉirkaŭ kvin cent supervivintoj, el kiuj plimulto forveturis al Israelo. Hodiaŭ en Ostrava anoncas sin al la juda deveno nura kvindeko da homoj...