Germanio en la Olimpikoj

La Olimpika historio de Germanio komenciĝis en la Germana Regno kaj inkluzivas la tempon de la Vajmara Respubliko, la Tria Regno, de la Sarlando inter 1947 ĝis 1956, la Germana Demokratia Respubliko kaj la Federacia Respubliko Germanio (ĝis 1990) kaj ekde 1990 la reunuigita respubliko Germanio. Ĝis la stato de somero 2022, germanaj teamoj partoprenis en 25 el la 28 Someraj Olimpikoj kaj 18 el la 20 Vintraj Olimpikoj. Germanaj teamoj ne estis invitita en 1920, 1924 kaj 1948 kiel rezulto de la Unua kaj Dua Mondmilito respektive. En 1980, la Federacia Respubliko Germanio (FRG) partoprenis en la politika bojkoto de la olimpiko en Moskvo, dum la Germana Demokratia Respubliko (GDR) partoprenis. En 1984 en Los-Anĝeleso partoprenis la teamo de FRG, sed la teamo de GDR bojkotis.

Germanio estis selektita kiel la gastiganta lando por olimpiko kvin fojojn, kvankam la planita olimpiko 1916 en Berlino kaj la vintra olimpiko de 1940, kiu estis aljuĝita al Germanio en junio 1939, estis nuligitaj pro la milito. En 1931 ambaŭ olimpikoj de 1936 estis aljuĝitaj al Germanio, la vintra al Garmisch-Partenkirchen kaj la somera al Berlino. La dua Somera Olimpiko en Germanio estis tiu de 1972 okazigita en Munkeno.

Fondiĝo de la IOK redakti

Fakte la "olimpika historio de Germanio" komenciĝis antaŭ 1894, ĉar arkeologaj elfosadoj de antikva Olimpio estis gvidataj de germanaj arkeologoj ekde 1875. Tamen, la trovaĵoj tie estis malpli sensaciaj ol tiuj en Pergamono, Trojo kaj aliaj elokoj. Pro la tiama streĉita politika rilato kun Francio, estis malmulte da simpatio en Germanio por la iniciato de la franco Pierre de Coubertin voli okazigi la nove lanĉitajn Olimpikaj Ludoj de la Moderna Epoko en sia naskiĝurbo Parizo anstataŭ en tradicia Grekio aŭ, kiel ia vojaĝa cirko, ŝanĝanta la gastigantan landon ĉiufoje.

Germanaj gimnastikistoj ne estis invititaj al la fondo de la Internacia Olimpika Komitato en 1894 ĉe la universitato Sorbonne en Parizo. Kvankam Coubertin invitis sportajn asociojn el la tuta mondo, li indikis ne povi ekscii la adreson de la tutmonde plej granda gimnastika asocio tiutempa en Germanio. La malfido nutrita de tio signife kontribuis al la komenca malakcepto de la olimpika ideo en grandaj rondoj de germana sporto.

Laŭ la germana gazetaro, Pierre de Coubertin laŭdire faris la deklaron ke Germanio estis tenita for "eble intence", ĉar tio rekte fortenus eblan interrompan faktoron. Kvankam li ankaŭ estis influita de la tiutempe moda "german-franca hereda malamikeco", li ne inklinis al politika venĝismo. Por atingi la celon "Ĉiuj Ludoj - Ĉiuj Nacioj", li komprenis ke ne longtempe eblus malebligi al germanaj sportistoj aliĝi al la olimpika movado, konsiderante kiom forta la sporta movado estis fine de la 19-a jarcento en Germanio.