Ghindari
vilaĝo en Rumanio
Ghindari [gindarj] (hungare: Makfalva) estas komunumo en Rumanio en la meza etapo de la rivero Târnava Mică oriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Abud, Ceie, Chibed, Solocma kaj Trei Sate.
Ghindari | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Makfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 30′ N, 24° 56′ O (mapo)46.50472222222224.926111111111Koordinatoj: 46° 30′ N, 24° 56′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 374 m | ||
Poŝtkodo | 547265 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 4.962 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,577 (en 2011; 1.461 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 117051 | ||
Situo redakti
Ghindari situas sur la dekstra bordo de Târnava Mică. Ĝin trapasas la nacia vojo DN13A inter Bălăușeri kaj Lupeni.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1821 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1.521 el kiuj 97 % estis hungaroj.
Historio redakti
Ĝia unua skriba menciaĵo datiĝas el 1507. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Makfalva apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Ilona Bernád (n. 1963): esploristino pri popolkuracado, naturkuracistino.
- Irén Csatáné Bartha: instruistino, poetino.
- Dániel Dózsa (30-a de januaro 1821 – Búzásbesenyő, 25-a de septembro 1889): verkisto, ĵurnalisto.
- Dénes Fülöp (n. 1938): instruisto, lokhistoriisto.
- Ildikó Incze (n. 3-a de decembro 1959): aktorino.
- Endre Kusztos (25-a de septembro 1925 – 14-a de februaro 2015): grafikisto.
- Dani Molnár (1854–1914): naivisma artisto, potisto, skulptisto.
- Zsuzsanna Nagy (n. 11-a de aŭgusto1967): redaktorino, ĵurnalistino.
- László Suba (n. 15-a de novembro 1941): skulptisto.
- Áron Vass (1891–1979): naivisma skulptisto.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
Ghindari