Irén Bartha
Irén BARTHA [barta], edzino de Béla Csata, rumania hungara/hungara instruistino, poetino. Ŝi naskiĝis en Ghindari la 9-an de decembro 1941.
Irén Bartha | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1941 (82-jaraĝa) | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
Premioj, distingoj redakti
- 2-a premio en konkurso Faludy György Irodalmi Műhely, 2012.
Kariero redakti
Irén Bartha akiris diplomon en 1964 pri hungara-rusa lingvoj en UBB de Kluĵo kaj ŝi instruis en Corund, Joseni, Pusztadaróc kaj en Satmaro. Ŝi kolektis popolbaladojn en Distrikto Satu Mare. De 1994 ŝi vivas kun sia familio en Eger, (Hungarujo), kie ŝi instruis hungaran lingvon kaj literaturon. Ŝi estas gvidantino de Beletristika Sekcio de Hungara Literaturhistoria Asocio de Departemento Heves kaj anino de Amikasocio András Sütő. Ŝi verkis sian unuan poemon, kiam ŝi estis naŭjara. Ŝi ekpublikigis de 1976, kaj de 1990-aj jaroj regule aperigis siajn poemojn. Ŝiaj poemoj aperis sub nomo Csatáné Bartha Irénke.
Poemvolumoj redakti
Fontoj redakti
- Ki kicsoda Aradtól Csíkszeredáig?, Miercurea Ciuc, 1996.
- Biografiaj indikoj