Chibed [kibed], hungare Kibéd, estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târgu Mureș.[1]

Chibed
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Kibéd (hungare)
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 32′ N, 24° 58′ O (mapo)46.53333333333324.962222222222Koordinatoj: 46° 32′ N, 24° 58′ O (mapo)
Chibed (Rumanio)
Chibed (Rumanio)
DMS
Alto super maro 384 m
Poŝtkodo 547268
Loĝantaro 1,762 (en 2011; 1.704 en 2009)
Kodo laŭ SIRUTA 117088
vdr

Ĝis 2003 ĝi apartenis al la komunumo Ghindari.[2]

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 854 (hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas en 1499. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda.

Eventoj redakti

Estis decida momento en la esplorado de la transilvania popolmuziko la 1904-a jaro, kiam Béla Bartók renkontiĝis hazarde en Gerlicepuszta, Hungario kun la 18-jara servutulino Lidi Dósa, edziniĝnomo Madaras Lászlóné (3-a de decembro 18851971) naskiĝinta kaj mortinta ĉi tie, kaj la komponisto notis de ŝi 4 popolkantojn. Verŝajne tiam naskiĝis la ideo en li vojaĝi en Transsilvanion por kolekti popolmuzikon. En la jaro 1914 en Chibed li kolektis 24 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.

Ĝemelkomunumo redakti

Renomaj personoj redakti

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Lege pentru înființarea comunei Chibed, județul Mureș, prin reorganizarea comunei Ghindari (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-17.
  3. Retejo de Berecz
  4. Artikolo en Szabadság. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2012-05-10.
  5. Artikolo en Kolozsvari Sport

Eksteraj ligiloj redakti