Giacomo Meazzini
Giacomo MEAZZINI estis itala sacerdoto, esperantisto kaj vortaristo, kiu poste transiris al la planlingvo Ido kaj fine en 1928 publikigis propran planlingvan projekton Ido reformita.
Giacomo Meazzini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1879 |
Morto | 30-an de novembro 1938 (59-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto katolika sacerdoto idisto |
Vivo
redaktiMeazzini fariĝis profesoro je 21a de septembro 1922 en Trieste, sed libervole rezignis je 22a de marto 1925 favore al Corrado Grazzini. Li vivis en San Giovanni Valdarno.
Verkoj
redaktiMeazzini verkis Dizionario italiano-esperanto (italan-esperantan vortaron), kiu estis vaste uzata: 1a eld. 1907, 2a 1912, 3a 1923. En 1922 aperis en San Vito lia Novo vocabolario Esperanto-Italiano (Nova vortaro Esperanto-itala) kun antaŭvorto de Giuseppe Peano. En tiu jaro li estis membro de la Lingva Komitato.[1]
Li kunlaboris al la itala gazeto L'Esperanto, tamen disiĝinte de la Zamenhofaj principoj tiom, ke Bruno Migliorini, kiu lingve kontrolis la gazeton en 1922 (p. 131) deklaris: "mi deziras ke la legantoj sciu ke mia kontrolo neniel rilatas la artikolojn kaj recenzojn de Prof. J. Meazzini, pri kiuj nur li portas respondecon".
Referencoj
redakti- ↑ Petr Stojan en sia recenzo de la Novo vocabolario italiano-esperanto, 1922. En: Literatura Mondo, vol. II. 1923, n-ro 6 Arkivigite je 2014-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, p. 118.
Bibliografio
redakti- Migliorini, Elio 1982 : Pionieri dell'Esperanto in Italia, Roma, p. 17
- Courtinat, Léon 1964-1966 : Historio de Esperanto. Bellerive-sur-Allier, vol. I, p. 98b (foto).
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Giacomo Meazzini en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Giacomo Meazzini en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)