Boko

apartigilo
(Alidirektita el Gimnastika ĉevalo)

Boko estas vorto kiu povas signifi, laŭ PIV:

  1. Virseksulo de remaĉuloj, kiu disponas pri kornoj. Precipe la vorto uziĝas por virseksaj kaproj kaj cervoj - analogie al la formoj virkapro respektive vircervo. La vorto bokbiero, relative malhela kaj forta bierspeco, aludas al la vorto "boko" kaj sur multaj etikedoj de bokbierboteloj bildiĝas virkapro, sed etimologie tiu vorto venas de la germana vorto Bockbier kaj tiu etimologie de la urbonomo Einbeck en norda Germanio, do nur ŝajne rilatas al la biologia termino.
  2. En gimnastikado, oni nomas boko kvarpiedan gimnastikilon, sur kaj super kiun sportantoj povas salti (kreante la vorton, la sportantoj imagis ke ili saltus super la dorso de virkapro). Sinonime: gimnastika ĉevalo
Gimnastika boko
Boko, formo de sakŝalmo

Krome ankaŭ formon de sakŝalmo, karakterizitan per du elstaraj kornoj, oni nomas "boko".

Aliaj signifoj: