Giorocuta

vilaĝo en Rumanio

Giorocuta - jen rumane, prononco [ĝoroKUta], hungare Girókuta, germane Gregorsbrunn, Gerlsbrunn, Girbrunn)[1] estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Tășnad. Administre ĝi apartenas al la komunumo Supur (Szopor, Supern) kaj al la distrikto Satu Mare.

Giorocuta
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Girókuta (hungare), Gregorsbrunn, Gerlsbrunn, Girbrunn (germane)
Komunumo Supur
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 26′ N, 22° 48′ O (mapo)47.43222222222222.797777777778Koordinatoj: 47° 26′ N, 22° 48′ O (mapo)
Giorocuta (Rumanio)
Giorocuta (Rumanio)
DMS
Alto super maro 157 m
Poŝtkodo 447292
Loĝantaro 826 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 138958
vdr

Giorocuta havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Carei kaj Zalău; ĝi situas ĉe la komunuma vojo DC36 inter Giorocuta kaj Supuru de Sus.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 744 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1992 estis 845 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 755 loĝantoj.

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1423. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Girókuta apartenis al Hungario (Szatmár).

Fonto redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti