Giovanni Agnelli

itala entreprenisto, unu el ok fondintoj de la firmao FIAT

Giovanni AGNELLI (naskiĝis la 13-an de aŭgusto, 1866, mortis la 16-an de decembro, 1945) estis la unu el ok fondintoj de la itala entrepreno FIAT.

Giovanni Agnelli
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1866 (1866-08-13)
en Villar Perosa
Morto 16-an de decembro 1945 (1945-12-16) (79-jaraĝa)
en Torino
Tombo Villar Perosa Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Edoardo Agnelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Aniceta Frisetti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Clara Boselli (en) Traduki (1889–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Edoardo Agnelli (en) Traduki, Caterina Agnelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Virginia Bourbon del Monte (en) Traduki (bofilino)
Maria Sole Agnelli (en) Traduki (nepino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo entreprenisto
aŭtosportisto
industriisto
inĝeniero
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Giovanni estis la sola filo de Edoardo Agnelli (la maljuna), renoma agrikulturisto en la ĉirkaŭaĵo de Villar Perosa kaj ties edzino Aniceta Frisetti. Post la mezlernejaj jaroj li de 1884 ĝis 1886 estis ano de armea altlernejo en Modena kaj finis la lernejon kiel kavaleria leŭtenanto. Sekve li edziĝis kun Clara Boselli. En januaro 1892 naskiĝis la filo Edoardo Agnelli (la juna).

 
Giovanni Agnelli (dekstre) fotita kun lia nepo Gianni Agnelli en 1940

De 1895 ĝis lia morto en 1945 li estis urbestro de Villar Perosa.

La 11-an de julio 1899 li kun sep aliaj personoj fondis la Fabbrica Italiana Automobili Torino (FIAT), la "italan aŭtomobilan fabrikon en Torino". En 1900 li iĝis gvida direktoro (Administratore Delegato) de la firmao. De 1920 ĝis 1943 li estis ties prezidanto.

En 1923 li nomumiĝis dumviva membro en la senato de la itala regno (Senato del Regno) .

Literaturo

redakti
  • Vito Avantario: Die Agnellis – Die heimlichen Herrscher Italiens, (germane: "la familio Agnelli - la sektretaj regantoj de Italio"), eldonejo Campus , Frankfurto ĉe Majno 2002, ISBN 978-3-593-36906-8.