Giulio Cesare Giuliani

itala pentristo kaj vitralisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Giulio Cesare Giuliani (naskiĝis en 1882, mortis en 1954) estis itala pentristo kaj vitralisto.

Giulio Cesare Giuliani
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1881 (1881-11-30)
en Viterbo
Morto 30-an de novembro 1953 (1953-11-30) (72-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
vdr

Naskita en Viterbo en 1882, li translokiĝis al Romo en juna aĝo, kaj enskribiĝis ĉe la fakultato de kemio. Kun sia bopatro, la pentristo kaj dekoraciisto Eugenio Cisterna, li fondis, en 1900, la metiejon "Studio Giuliano pri Vitralo" kaj, en la sekvaj jaroj, dank' al siaj kemiaj studoj, profundigis kaj perfektigis la malfacilan arton de la apliko de koloro kaj orumo al vitroj. Li laboris tre aktive ĝis la unua mondmilito, en kiu li soldatservis kiel volontulo. Reveninte, li daŭrigis sian laboron, kun ambaŭ privataj kaj religiaj verkaĵoj.

En 1923 li partoprenisen la Unua Roma Ekspozicio pri Agrikulturo, Industrio kaj Artoj aplikata al Industrio. En 1934 Giuliani partoprenis la Duan Internacian Ekspozicion de Sankta Arto; la sekvan jaron li gajnis la Grandpremion en la IX-a Internacia Kolonia Foiro en Tripolo, tiam ĉefurbo de itala kolonio Tripolio en nuna Libio.

Giulio Cesare Giuliani mortis en Romo en 1954.

Eksteraj ligiloj redakti