Gla

fortikaĵo en Grekio

Gla (antikve-greke Γλα) estis grava fortika loko de la Mikena civilizo, situanta en Beotio en meza Grekio. Malgraŭ sia impresiga grandeco, dekoble pli ol tiutempaj AtenoTirinto, Gla ne estas menciita en Iliado.

Gla
arkeologia lokosetlejoCitadelo [+]
Koordinatoj38° 29′ 0″ N, 23° 10′ 55″ O (mapo)38.4833333323.18194444Koordinatoj: 38° 29′ 0″ N, 23° 10′ 55″ O (mapo)

Gla (Tero)
Gla (Tero)

Gla (Grekio)
Gla (Grekio)
DEC

Map
Gla
Vikimedia Komunejo:  Gla [+]
vdr
Suda pordego de Gla, vido de ekstere
Suda pordego de Gla, vido de ekstere

Loko redakti

La urbo situas sur kalkoŝtona altaĵo aŭ monteto, kiu elstaris al la lago Kopaiso (nuntempe senakvigita) aŭ formis insulon en ĝi. Ebena surfaco de la altaĵo leviĝas je 38 metroj super ĉirkaŭa areo. La grandeco estas proksimume 900 x 575 metroj (en la plej larĝa loko). La origina antikva nomo de la loko ne estas konata. Ne klaras, ĉu ĝi estas unu el Beotiaj lokoj, priskribitaj de Homero. Kelkaj esploristoj supozas, ke Gla estas Arne de Homero. Scienca nomo Gla devenas de albana vorto, kiu signifas fortikaĵon. Nuntempaj lokanoj nomas tiun lokon Paliokastro (greke antikva fortikaĵo).

Grandeco redakti

Elfosadoj malkovris multajn detalojn pri la muroj de la fortikaĵo (kiuj estis ĉiam videblaj) kaj, interne, pri la ruinoj de konstruaĵoj de mikena tempo. La fortikaĵo enhavas areon de ĉirkaŭ 20 hektaroj, tio estas 10-oble pli multe ol mikenaj akropoloj de Ateno aŭ Tirinto.

Muroj redakti

 
Nordokcidenta parto de la fortikaĵo Gla. Malantaŭe videblas parto de senakvigita lago Kopaiso

La muroj, ĉirkaŭantaj Gla, estis proksimume 3 metrojn dikaj kaj 2,8 kilometrojn longaj, fermante en si ĉ. 235 000 m2 da spaco.[1]

Tiuj masivaj muroj estis faritaj per ciklopa masonaĵo.[2]

En multaj lokoj ili estas konstruitaj rekte sur la krutaĵoj, kiuj formas limojn de la altaĵo. La muroj havis kvar pordegojn, kio estas nekutime granda kvanto por mikenaj fortikaĵoj: norde, okcidente, sude kaj sudoriente. Prilaboritaj deklivoj gvidis al la pordegoj. La fortikaĵo povas esti datita ĉ. 1300 a.K.

Antaŭe oni pensis, ke interne de la muroj estis granda palaco, sed postaj esploroj supozigas pri milita establo kun granda spaco por stokado.[1] Sur la tuta teritorio ene de la muroj de Gla situas tre malmultaj konstantaj strukturoj, kaj ili okupas malpli multe ol kvaronon de la interna spaco.[2] Parto de tiu spaco eble estis uzata por stoki portempajn aĵojn, speciale dum tempoj de konstruado kaj drenado.[2]

Senakvigo de Kopaiso redakti

Granda areo interne de la muroj estas libera, tial arkeologoj opinias, ke ĝi servis kiel rifuĝejo por kamparanoj de la apudaj lokoj kaze de atakoj. Verŝajne la teritorio sub rego de Gla estis "grenejo" de la mikena mondo. Tion apogas fakto, ke Kopaiso, la plej granda lago en suda Grekio, estis senakvigita per sistemo de digoj kaj kanaloj proksimume en la sama tempo kun konstruado de Gla. La senakvigo aperigis grandan fekundan ebenaĵon. Tio estis unu el plej mirindaj atingoj de antikva inĝenierarto.

La drena sistemo ruiniĝis pro detruo aŭ nezorgado post la fino de mikena civilizo. Dum klasika antikvo la lago refoje ekzistis. Ĝi estis senakvigita duan fojon en la 19-a jarcento.

La sistemo konsistis el du grandaj kanaloj, kiuj renkontiĝis ĉ. 1 km norde de Gla. Tiuj kanaloj kune kovris pli ol 50 km de longo, kolektis akvon de riveroj Kefiso kaj Melas kaj redistribuis ilin al lokoj, kie la akvo facile povus flui al la maro.[2]

Internaj strukturoj redakti

Palaco redakti

La plej mirinda internaĵo estas granda L-forma konstruaĵo, ofte nomata "palaco". Ĝi troviĝas en la nordo de la loko, kiu estas subdividita tie per kelkaj internaj muroj. La "palaco" situas sur artefarita teraso kaj konsistas el tri aloj. Ĉiu alo enhavas plejparte tre malgrandajn ĉambrojn, aranĝitajn en grupoj po ses kaj ligitajn per koridoroj. Ĉe la du finoj de la "L", estas aranĝoj de ĉambroj, similaj al la megaronaj kompleksoj konataj de Tirinto, mikena Dimini kaj Piloso. Tamen, manko de pluraj karakterizaj trajtoj de aliaj mikenaj palacoj, nome de "tronĉambro", ronda kameno kaj "banĉambro" lasas iom da duboj pri la difino de la strukturo kiel palaco.

Agoro redakti

Du pliaj mikenaj arkitekturaj kompleksoj troviĝas pli sude, apud la tiel nomata "agoro", kiu estas apartigita de la "palaca areo" per muro. La du kompleksoj estas paralelaj unu al la alia (norda-suda orientiĝo) kaj havas similajn planojn. En ambaŭ, longa koridoro ligas konstruaĵojn de la nordo kaj sudo de la komplekso. Ili estas dividitaj en malgrandajn ĉambrojn. Sciencistoj ne atingis konsenton pri ilia funkcio. Supozoj inkluzivas uzon kiel kazernojn, stokejojn, distribuajn centrojn, aŭ metiejojn. La stokejan teorion subtenas malkovro de grandaj kvantoj de karbonigita greno en unu el la konstruaĵoj. Probable ĝi estis bruligita dum detruo de la ejo.

Tegoloj redakti

Interesa karakterizaĵo de la konstruaĵoj ĉe Gla estas malkovro de tegoloj. Tio montras, ke iuj mikenaj konstruaĵoj jam havis tegolajn tegmentojn, similajn al tiuj konataj de klasika antikva tempo.[3]

Ekzistas atestoj, ke la homa agado en Gla ne limiĝas al la Mikena periodo. Ekzemple, en la loko troveblas ceramiko de Neolitiko kaj bizanca tempo. Tamen Gla ŝajne ne estis loĝata dum la greka kaj romia periodoj.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Feuer, Bryan. (2004-03-02) Mycenaean Civilization: An Annotated Bibliography through 2002, rev. ed. (angle). McFarland. ISBN 9780786417483.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Wilson, Nigel. (2013-10-31) Encyclopedia of Ancient Greece (angle). Routledge. ISBN 9781136787997.
  3. Ione Mylonas Shear, "Excavations on the Acropolis of Midea: Results of the Greek-Swedish Excavations under the Direction of Katie Demakopoulou and Paul Åström", American Journal of Archaeology, Vol. 104, No. 1. (Jan., 2000), pp. 133-134 (134)