Glageon estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 877 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Glageon
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Trélon
INSEE kodo 59261 [+]
Poŝtkodo 59132
Kodo laŭ INSEE 59261
Politiko
Urbestro S-ro Bernard Chauderlot
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 877 (1 999)
Loĝdenso 159 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°03′25″N 4°04′32″O  /  50.05694°N, 4.07556°O / 50.05694; 4.07556 (Glageon) (mapo) Koordinatoj: 50°03′25″N 4°04′32″O  /  50.05694°N, 4.07556°O / 50.05694; 4.07556 (Glageon) (mapo)
Alto 168 m - 244 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,77 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Glageon en Francio
50° 03′ 25″ Nordo 4° 04′ 32″ Oriento / 50.0569444444 °N, 4.07555555556 °O / 50.0569444444; 4.07555555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Glageon [+]
vdr
Blazono de Glageon.
Blazono de Glageon.

Geografio redakti

Glageon estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.

La vilaĝo Glageon troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Glageon etendiĝas sur 11,77 km².

Historio redakti

Glageon malnovtempe famiĝis pro sia minejo de rozkolora marmoro, kiu ekzemple estis uzita por la kastelo de Versailles dum ties renovigo dum la Julia Monarkio.

Vidindaĵoj redakti

En Glageon estas modesta preĝejo dediĉita al Sankta Marteno.

Lokaj famuloj redakti

Benoît Duquesne, franca ĵurnalisto, travivis sian junaĝon en Glageon, de kiu lia patro estis urbestro dum multaj jaroj. Marcel Cuvelier, komediisto, naskiĝis en tiu vilaĝo.

Administrado redakti

Glageon apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti