Glano estas rivero en Kantono Friburgo. Laŭ ĝi nomiĝas la distrikto Glano.

Glano
La rivero Glano apud Autigny
rivero
Bazaj informoj
Akvokolekta areo 193 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 850 m
Enfluejo Sarino
- Alteco 560 m
Geografio
Alfluantoj Neirigue kaj Glèbe
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La fonto de Glano situas ĉe la koordinatoj 46° 37′ 8″ N 6° 53′ 3″ O / 46.61889 °N, 6.88417 °O / 46.61889; 6.88417 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 8″ N 6° 53′ 3″ O / 46.61889 °N, 6.88417 °O / 46.61889; 6.88417 (mapo) apud Mossel sur la teritorio de la komunumo Le Flon en la molasa montarregiono de la suda Friburga Mezlando sur proksimume 850 m s.m..

Fluvojo redakti

Glano trafluas la distriktojn Glano kaj Sarino kaj post 37 km sube de Villars ĉe Glano sur alteco de 560 m s.m. alfluas al Sarino. Ĝia akvokolekta areo mezuras proksimume 193 km². La iam fiŝoriĉa rivero funkciigis muelilojn kaj segilojn en Prez, Romont, Villaz-Saint-Pierre, Macconnens kaj Chavannes-sous-Orsonnens. Norde de Romont en la 19-a jarcento ekzists vaste konataj banejoj. Proksime de la fonto la malnova riverujo estis konseervita, la meza parto inter Siviriez kaj Granges-la-Battiaz estis plejparte kanaligita.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti