Sarino (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Sarino)


La distrikto Sarino (en la franca lingvo district de Sarine, en la germana lingvo Saanebezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Ĝi havis 94849 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la kantonĉefurbo Friburgo.

Distrikto Sarino
Blazono de la distrikto Sarino
Friburgo
Mapo de la distrikto Sarino
Distriktoj de Kantono Friburgo
Kantono Friburgo
Ĉefloko Friburgo
Koordinatoj  46° 48′ N 7° 9′ O / 46.800 °N, 7.150 °O / 46.800; 7.150 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ N 7° 9′ O / 46.800 °N, 7.150 °O / 46.800; 7.150 (mapo)
Nombro de loĝantoj 94849 (2010-12-31)
Areo 217,60 km²
Loĝantardenseco 435,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1004
vdr

Geografio redakti

La distrikto Sarino etendiĝas en la Friburga Mezlando laŭlonge de la meza parto de la rivero Sarino, laŭ kiu ĝi nomiĝas kaj kiu en nordo de la distrikto alfluas al la Lago de Schiffenen kaj en sudo de la distrikto elfluas el la Lago de Grejerco, ambaŭ baraĵlagoj.

Trafiko redakti

Tra la distrikto Sarino pasas la svisa aŭtovojo A12 de Berno tra Friburgo al Laŭzano, kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano. La plej grava trafiknodo estas la kantonĉefurbo Friburgo, kiu disponas ankaŭ pri regiona busreto, kiu servas la tutan regionon.

Komunumoj de la distrikto Sarino redakti

La distrikto Sarino konsistas (stato en 2010) el 36 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Friburgo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Arconciel 771 6.17 2171
  Autafond 72 2.42 2172
  Autigny 689 6.22 2173
  Avry 1705 5.83 2174
  Belfaux 2723 6.46 2175
  Chénens 658 3.95 2177
  Chésopelloz 113 1.62 2179
  Corminboeuf 2134 5.62 2183
  Corpataux-Magnedens 1160 4.37 2184
  Corserey 332 3.44 2185
  Cottens (FR) 1323 4.97 2186
  Ependes (FR) 1022 5.61 2189
  Farvagny 2093 10.03 2192
  Ferpicloz 261 1.01 2194
  Friburgo 34897 9.30 2196
  Givisiez 3010 3.46 2197
  Granges-Paccot 2608 4.00 2198
  Grolley 1695 5.34 2200
  Hauterive (FR) 2178 11.94 2233
  La Brillaz 1746 10.29 2234
  La Sonnaz 1012 6.90 2235
  Le Glèbe 1123 10.37 2223
  Le Mouret 2919 18.54 2220
  Marly 7579 7.70 2206
  Matran 1552 2.86 2208
  Neyruz (FR) 2126 5.54 2211
  Noréaz 566 6.90 2213
  Pierrafortscha 146 5.06 2216
  Ponthaux 643 5.92 2217
  Prez-vers-Noréaz 881 5.68 2221
  Rossens (FR) 1222 5.10 2222
  Senèdes 122 0.50 2225
  Treyvaux 1439 11.44 2206
  Villars ĉe Glano 11397 5.49 2228
  Villarsel ĉe Marly 87 1.41 2230
  Vuisternens-en-Ogoz 845 6.19 2231
Totale 36 94849 217,60 1004

Historio redakti

La distrikto Sarino estiĝis el la iamaj distrikto Friburgo kaj Farvagny, kiuj ekzistis inter la jaro 1831 ĝis 1848 en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti