Givisiez

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Givisiez (stacidomo).

Givisiez (prononcu ĵivizie, malnova germanlingva nomo Siebenzach) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3010 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Givisiez
Blazono de Givisiez
Blazono de Givisiez
Blazono de Givisiez
Givisiez
Givisiez
Givisiez
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 44″ N 7° 7′ 36″ O / 46.81222 °N, 7.12667 °O / 46.81222; 7.12667 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 44″ N 7° 7′ 36″ O / 46.81222 °N, 7.12667 °O / 46.81222; 7.12667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3010
Areo 3,46 km²
Alteco 629 m super marnivelo
Poŝtkodo 1762
Komunumkodo 2197
Mapo de Givisiez
Mapo de Givisiez
Mapo de Givisiez
vdr

Geografio redakti

Givisiez situas en la Friburga Mezlando, proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la centro de la kantonĉefurbo Friburgo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Al la komunumo apartenas la kerna vilaĝo Givisiez, granda industrizono en nordo de la komunumo kaj parto de la loĝkvartalo La Faye en nordoriento, kies pli granda parto apartenas al Granges-Paccot.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,46 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 34,4% servas por agrikulturo kaj 40,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Givisiez limas en nordo al La Sonnaz, en nordoriento al Granges-Paccot, en orientsudoriento al Friburgo, en sudo al Villars ĉe Glano, en sudokcidento al Corminboeuf, kaj en nordokcidento al Belfaux.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne, kaj laŭlonge de la sudorienta komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A12, al kies vojnodo Friburgo-Sudo sude de la vilaĝocentro kondukas de la vilaĝocentro rapidvojo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano kaj estas ankaŭ per lokaj buslinioj de Friburgo, nome la trolejbuslinio n-ro 3, bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Givisiez datiĝas el la jaro 1142 kiel Juvinsie. Ĝis komence de la 19-a jarcento la komunumo nomiĝis Juvisy. Givisiez dum mezepoko estis feŭdo de la Senjoroj de Stäffis, poste de la Senjoroj de Englisberg kaj ĝi fariĝis en la jaro 1290 havaĵo de riĉaj civitanoj de la urbo Friburgo. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis posedo de la Senjoroj de Affry, kiuj en la jaro 1539 en Givisiez konstruis kastelon, kiu hodiaŭ servas kiel maljunulejo. Sub la Novurba Flago Givizsiez ĝis la fino de la malnova reĝimo apartenis al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti