Granges-Paccot

komunumo de Svislando

Granges-Paccot [granĵ-pako'] (historia germanlingva nomo Zur Schüren) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Granges-Paccot
Blazono de Granges-Paccot
Blazono de Granges-Paccot
Blazono de Granges-Paccot
Granges-Paccot
Granges-Paccot
Granges-Paccot
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 49′ 29″ N 7° 8′ 30″ O / 46.82472 °N, 7.14167 °O / 46.82472; 7.14167 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 29″ N 7° 8′ 30″ O / 46.82472 °N, 7.14167 °O / 46.82472; 7.14167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2608
Areo 4,00 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 1763
Komunumkodo 2198
Mapo de Granges-Paccot
Mapo de Granges-Paccot
Mapo de Granges-Paccot
vdr

Geografio redakti

Granges-Paccot situas en la Friburga Mezlando, norde de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Schiffenen, baraĵlago de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Granges-Paccot kaj la kvartaloj Agy kaj La Faye.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,00 km², de kiuj 15,3% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 31,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Granges-Paccot limas en nordoriento kaj oriento al Düdingen, en sudo al Friburgo, en [[okcidento al Givisiez, kaj en nordokcidento al La Sonnaz.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo kaj la svisa aŭtovojo A12. Sur la komunuma teritorio situas la alveturejo Friburgo-Nordo al la aŭtovojo, kie ĝi kruciĝas kun la kantona ĉefvojo. Kvankam du fervojlinioj pasas tra la komunuma teritorio, ĝi ne disponas pri stacidomo. Tamen ĝi per du buslinoj de la urba busreto de Friburgo bone estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Granges-Paccot datiĝas el la jaro 1317 kiel Grangiarum. Dum la 13-a jarcento Granges formis kune kun Givisiez senjorujon, kiu apartenis al la familio de Englisberg, kiu tie posedis burgon. La senjorujo tiam fariĝis havaĵo de la familio de Billens, kiu ĝin vendis en la jaro 1317 al la civita hospitalo de Friburgo. En la 16-a jarcento la familio Paccot mastrumis la bienon Paccot, kiu konsistis el proksimume 10 vilaĝejto kun kamparanejoj kaj muelilo. En la jaro 1793 Granges-Paccot disiĝis de Givisiez kaj fariĝis aparta komunumo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti