Düdingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Düdingen (stacidomo).

Düdingen (en la franca lingvo Guin) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 7325 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Düdingen
Blazono de Düdingen
Blazono de Düdingen
Blazono de Düdingen
Düdingen
Düdingen
Düdingen
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 50′ 46″ N 7° 11′ 26″ O / 46.84611 °N, 7.19056 °O / 46.84611; 7.19056 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 46″ N 7° 11′ 26″ O / 46.84611 °N, 7.19056 °O / 46.84611; 7.19056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7325
Areo 30,78 km²
Alteco 596 m super marnivelo
Poŝtkodo 3186
Komunumkodo 2293
Mapo de Düdingen
Mapo de Düdingen
Mapo de Düdingen
vdr

Geografio redakti

Düdingen situas en la Friburga Mezlando, nordoriente de la urbo Friburgo kaj oriente de la Lago de Schiffenen, baraĵlago, kiu estiĝis per baro de la rivero Sarino. La komunumo konsistas krom el la vilaĝo Düdingen el multnombraj vilaĝetoj kaj setlejoj, nome: Alberwil, Angstorf, Balbertswil, Balliswil, Bäriswil, Birch, Bruch, Brugera, Briegli, Boccarda, Bonn, Bundtels, Chastelsberg, Chastels, Felliwil, Galmis, Garmiswil, Guggerhorn, Heitera, Heitiwil, Hinterbürg, Horia, Jetschwil, Lamprat, Lengmatt, Luggiwil, Lustorf, Mariahilf, Meierisli, Menziswil, Ottisberg, Räsch, Rippa, Rüti, Sankt-Wolfgang, Staad, Steinler, Strittacker, Stockera, Schlattli, Schiffenen (laŭ kiu nomiĝas la Lago de Schiffenen), Schüracker, Uebewil, Waldegg, Warpel, Wilera, Wittenbach, Zelg, Zelgli.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 30,78 km², de kiuj 13,2% estas kovritaj de arbaro, 67,4% servas por agrikulturo kaj 12,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Düdingen limas en nordo al Kleinbösingen, en nordoriento al Bösingen, en oriento al Schmitten, en sudo al Tafers, en sudsudokcidento al Friburgo, en sudokcidento al Granges-Paccot, en okcidentsudokcidento al La Sonnaz, en okcidento al Barberêche, kaj en nordokcidento al Gurmels.

Trafiko redakti

Tra Düdingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Friburgo, la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Friburgo al Morato kaj la svisa aŭtovojo A12, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Friburgo kaj diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj la komunumo estas tre bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Düdingen datiĝas el la jaro 1180 kiel Doens. Dum mezepoko Düdingen apartenis al la Grafoj de Thierstein, kies vasaloj estis la Senjoroj de Düdingen. La partroneco pri la preĝejo de Düdingen en la jaro 1492 de la Grafoj de Thierstein transiris al la urba preĝejo kaj en la jaro 1513 al la kapitulo de Sankt-Nikolao en Friburgo. Ĝis la Helveta Revolucio Düdingen apartenis al la malnova kamparo de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la distrikto Friburgo. En la jaro 1831 Düdingen konstituiĝis kiel aparta politika komunumo. En la jaro 1848 ĝi surbaze de la nova konstitucio estis atribuita al la distrikto Sinĝino. En la jaro 1922 Schmitten, kiu ĝis tiam formis parto de la komunumo Düdingen, estis disigita de Düdingen kaj fariĝis aparta kaj aŭtonoma politika komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti