Chénens

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chénens (stacidomo).

Chénens (malnova germanlingva nomo: Geiningen) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 658 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Chénens
Blazono de Chénens
Blazono de Chénens
Blazono de Chénens
Maria Kapelo de Chénens
Maria Kapelo de Chénens
Maria Kapelo de Chénens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 26″ N 7° 0′ 5″ O / 46.74056 °N, 7.00139 °O / 46.74056; 7.00139 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 26″ N 7° 0′ 5″ O / 46.74056 °N, 7.00139 °O / 46.74056; 7.00139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 658
Areo 3,95 km²
Alteco 696 m super marnivelo
Poŝtkodo 1744
Komunumkodo 2177
Mapo de Chénens
Mapo de Chénens
Mapo de Chénens
vdr

Geografio redakti

Chénens situas en la Friburga Mezlando meze inter la kantonĉefurbo Friburgo kaj Romont. La rivero Glano formas la sudokcidentan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chénens (sur alteco de 696 m s.m. sur deklivo supre de Glano) kaj la vilaĝeto Les Essinges (sur alteco de 725 m s.m. sur la altebenaĵo supre de la vilaĝo), la setlejo Moulin de Chénens (sur alteco de 654 m s.m. ĉe la bordo de Glano) kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,95 km², de kiuj 22,4% estas kovritaj de arbaro, 67,5% servas por agrikulturo kaj 10,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chénens limas en nordo al La Brillaz, en oriento al Autigny, en sudo al Villorsonnens, kaj en okcidento al La Folliaz.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn oriente de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo tra Romont al Laŭzano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chénens datiĝas el la jaro 1138 kiel Cheineis. En la 12-a jarcento estis menciita nobela familio de Chénens, kiuj estis posedanto de la vilaĝo. En la jaro 1248 Raynald de Vaumarcus kaj lia bofrato Jordan de Cottens rezignis pri siaj rajtoj pri Chénents favore al Conon kaj Pierre de Chénens. La abatejo La Fille de Dieu estis posedanto de diversaj bienoj en Chénens. En la 14-a jarcento Chénens estis menciita en diversaj kontraktoj por solvi disputojn inter subjektoj vaŭdaj kaj friburgaj kiel media via (= mezvojo, kies signifo estis renkontiĝejo). Ek de 1442 Chénens apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Novurba Flago de la Malnova kamparo de Friburgo kaj al la paroĥo Autigny. Post la malvenko de la malnova reĝimo ĝi estis integrita al la distrikto Romont. Post ties malfondo en la jaro 1848 Chénens estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti