La Folliaz

komunumo de Svislando

La Folliaz estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 882 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

La Folliaz
Blazono de La Folliaz
Blazono de La Folliaz
Blazono de La Folliaz
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 44′ 22″ N 6° 57′ 47″ O / 46.73944 °N, 6.96306 °O / 46.73944; 6.96306 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 22″ N 6° 57′ 47″ O / 46.73944 °N, 6.96306 °O / 46.73944; 6.96306 (mapo)
Areo 9,86 km²
Alteco 756 m super marnivelo
Poŝtkodo 1690 Lussy
1691 Villarimboud
Komunumkodo 2116
Mapo de La Folliaz
Mapo de La Folliaz
Mapo de La Folliaz
vdr

Geografio redakti

La Folliaz situas en la valo de la rivero Brojo nordoriente de la distriktĉefurbo Romont. La komunumo konsistas el du partoj teritorie ne ligitaj, nome Lussy rekte sonrdoriente de Romont kaj Villarimboud, kiu situas proksimume 2 kilometrojn nordoriente de Lussy, disigite de ĝi per la teritorio de la komunumo Villaz-Saint-Pierre. Al la parto villarimboud apartenas krom la vilaĝo Villarimboud la vilaĝo Macconnens kaj la setlejoj La Foilla, Le Bon kaj Le Prine, kaj al Lussy krom la vilaĝo Lussy la setlejoj La Vulpilière kaj Les Echelettes[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,86 km², de kiuj 15,6% estas kovritaj de arbaro, 74,7% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La parto Villarimboud limas en nordo al Torny, en nordoriento al La Brillaz, en oriento al Chénens, en sudo al Villorsonnens, en sudo al Villaz-Saint-Pierre, kaj en okcidento al Châtonnaye. La parto Lussy limas en nordo al Villarzel (VD), en oriento al Villaz-Saint-Pierre, kaj en sudo kaj okcidento al Romont.

Trafiko redakti

Tra ambaŭ komunumpartoj kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas en distanco de proksimume 18 kilometroj sudoriente apud Bulle. Per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo La Folliaz estis fondita la 1-an de januaro 2005 el la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Villarimboud kaj Lussy. Macconnens, kiu la unuan fojon estis menciita en la jaro 1320 kiel Masconens, estis en la jaro 1973 integrita al la komunumo Villarimboud.[3]

La unua dokumenta mencio de Lussy datiĝas el la 12-a jarcento kiel Lussiei. En Lussy, kiu apartenis dum mezepoko al la Grafejo Romont, la Abatejo Hauterive posedis bienojn. En la jaro 1536 Romont estis konkerita de Friburgo kaj fariĝis ties voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto, kiu fine surbaze de la nova friburga konstitucio de 1848 estis integrita al la Distrikto Glano.[4]

Villarimboud estis la unuan fojon dokumente menciita en la jaro 1142 kiel Vilarrimolth. En la jaro 1448 la vilaĝo en milito kontraŭ Savojo estis rabobruligita de friburganoj. Villarimboud dum mezepoko estis malgranda Senjorujo, kiu en la jaro 1536 estis akirita de Friburgo kaj atribuita al la Voktejo Romont, kies historian sorton ĝi ek de tiam dividis.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti