La Brillaz

komunumo de Svislando

La Brillaz estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. La ĉefloko de la komunumo estas Lentigny. Ĝi havis 1746 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

La Brillaz
Blazono de La Brillaz
Blazono de La Brillaz
Blazono de La Brillaz
Lentigny, komunumo La Brillaz
Lentigny, komunumo La Brillaz
Lentigny, komunumo La Brillaz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 45′ 31″ N 7° 0′ 13″ O / 46.75861 °N, 7.00361 °O / 46.75861; 7.00361 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 31″ N 7° 0′ 13″ O / 46.75861 °N, 7.00361 °O / 46.75861; 7.00361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1746
Areo 10,29 km²
Alteco 720 m super marnivelo
Poŝtkodo 1745 Lentigny
1756 Lovens
1756 Onnens
Komunumkodo 2234
Mapo de La Brillaz
Mapo de La Brillaz
Mapo de La Brillaz
vdr

Geografio redakti

La Brillaz situas en la Friburga Mezlando, proksimume 15 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo sur monteta tavolo inter la ebenaĵo de la rivero Brojo en nordokcidento kaj la valo de Sarino en sudoriento. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lentigny, Lovens, Onnens, La Daude, kaj diversaj izolitaj bienoj. En sudoriento de Lentigny troviĝas la lageto Etang de la Tuilerie, kiu estas naturprotekta teritorio kun marĉa kamparo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,29 km², de kiuj 19,1% estas kovritaj de arbaro, 70,9% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Brillaz limas en nordo al Prez-vers-Noréaz, en nordoriento al Avry, en oriento al Neyruz, en sudoriento al Cottens, en sudo al Autigny, en sudsudokcidento al Chénens, en sudokcidento al Torny, kaj en nordokcidento al Corserey.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1310 de Corserey al Chénens kaj konekta vojo al Cottens.

Historio redakti

La komunumo estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Lentigny, Lovens kaj Onnens. [3]

La unua dokumenta mencio de Lentigny datiĝas el la jaro 1142 Lintiniei. Dum la konflikto inter Friburgo kaj Savojo en la jaro 1447 la vilaĝo estis rabobruligita de la friburganoj. En la jaro 1478 Lentigny estis integrita al la friburga voktejo Montagny.[4]

La unua dokumenta mencio de Lovens datiĝas el la jaro 1173 Lovens.[5]

La unua dokumenta mencio de Onnens datiĝas el la jaro 1137 Unens. De 1478 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la tri vilaĝoj apartenis al la friburga voktejo Montagny, kiu estiĝis el la antaŭa senjorujo. De 1798 ĝis 1848 la vilaĝoj apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ili estis surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo integritaj al la Distrikto Sarino.[6]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti