Grolley
Grolley estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Grolley | |
---|---|
Blazono de Grolley | |
Viloaĝa centro de Grolley kun preĝejo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 50′ 1″ N 7° 4′ 17″ O / 46.83361 °N, 7.07139 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 1″ N 7° 4′ 17″ O / 46.83361 °N, 7.07139 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 1695 |
Areo | 5,34 km² |
Alteco | 625 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1772 |
Komunumkodo | 2200 |
Mapo de Grolley | |
GeografioRedakti
Grolley situas en la Friburga Mezlando sur monteta tavolo inter la ebenaĵo de Brojo en nordo kaj la valo de Sarino en sudo, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Grolley kaj Corsalettes, la vilaĝeto Guéravet, kaj la setlejoj La Croix kaj La Rosière.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,34 km², de kiuj 18,4% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 16,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Grolley limas en nordo al Misery-Courtion, en oriento al Belfaux, en sudoriento al Autafond, en sudokcidento al Ponthaux, kaj en okcidento al Léchelles.
TrafikoRedakti
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne kaj laŭlonge de la orienta komunumlimo la kantona ĉefvojo al Avenches. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn sude de la komunumo. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Grolley datiĝas el la jaro 1137 kiel Groslerio. Dum mezepoko en la 12-a jarcento en Grolley estis menciitaj la nobeloj de Groley. En la jaro 1442 Grolley estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grolley – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)