Chésopelloz

komunumo de Svislando

Chésopelloz estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 113 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Chésopelloz
Blazono de Chésopelloz
Blazono de Chésopelloz
Blazono de Chésopelloz
Kapelo Sankta Ulriko en Chésopelloz
Kapelo Sankta Ulriko en Chésopelloz
Kapelo Sankta Ulriko en Chésopelloz
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 26″ N 7° 4′ 42″ O / 46.80722 °N, 7.07833 °O / 46.80722; 7.07833 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 26″ N 7° 4′ 42″ O / 46.80722 °N, 7.07833 °O / 46.80722; 7.07833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 113
Areo 1,62 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 1720
Komunumkodo 2179
Mapo de Chésopelloz
Mapo de Chésopelloz
Mapo de Chésopelloz
vdr

Geografio redakti

Chésopelloz situas en la Friburga Mezlando en la molasmonteta kamparo inter la valoj de Brojo kaj Sarino, proksimume 6 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Chésopelloz kaj Le Haut kaj diversaj izolitaj bienoj. En nordo la muelila rojo formas la limon al la komunumo Autafond.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,62 km², de kiuj 25,9% estas kovritaj de arbaro, 66,9% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chésopelloz limas en nordo al Autafond, en oriento al Corminboeuf, en sudo al Avry, kaj en okicento al Noréaz.

Trafiko redakti

La komunumo situass komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de du malgrandaj flankaj vojoj de Autafond kaj Corminboeuf. La plej proksima alveturejeo al la svisa aŭtovojo A12 situas 4 kilometrojn oriente de la komunumo. Pere de buslinio de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chésopelloz datiĝas el la jaro 1229 kiel Chissapenlo. Chésopelloz dum mezepoko apartenis al la Senjoroj de Estavayer, kiuj ĝin interŝanĝi kontraŭ la bieno de Gugy en la jaro 1317 kun la Monaĥejo Hauterive. En la jaro 1442 Chésopelloz estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti