Senèdes
Senèdes estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Senèdes | |
---|---|
Blazono de Senèdes | |
former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 44′ 31″ N 7° 8′ 32″ O / 46.74194 °N, 7.14222 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 31″ N 7° 8′ 32″ O / 46.74194 °N, 7.14222 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 122 |
Areo | 0,50 km² |
Alteco | 748 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1724 |
Komunumkodo | 2225 |
Mapo de Senèdes | |
Geografio
redaktiSenèdes estas antaŭ Meyriez laŭ areo la dua plej malgranda komunumo de Kantonono Friburgo kaj la plej malgranda komunumo de la distrikto Sarino kaj ankaŭ laŭ loĝantaro apartenas al plej malgrandaj komunumoj de la kantono. Ĝi situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 7 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Senèdes (sur alteco de 748 m s.m.) kaj la tri setlejoj La Tourbière (sur alteco de 752 m s.m. en oriento de la komunumo), Genevret (sur alteco de 751 m s.m. en sudoriento de la komunumo), kaj Les Planchettes (sur alteco de 733 m s.m. en okcidento de la komunumo). Norde de la komunumo etendiĝas la arbara montoĉeno Bois d'Amont.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,5 km², de kiuj 10,0% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Senèdes limas en nordo al Ependes, en nordoriento al Ferpicloz, en oriento al Le Mouret, en sudo al Treyvaux, kaj en okcidento al Arconciel.
Trafiko
redaktiLa komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka vojo de Ferpicloz al Arconciel kaj alia al Treyvaux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Rossens. Per la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Treyvaux al Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Senèdes datiĝas el la jaro 1233 kiel Senaide. En la 13-a jarcento Senèdes formis parton de la Senjorujo Arconciel. En la jaro 15-a jarcento Senèdes estis integrita al la Malonva Kamparo de Friburgo sub la Burga Flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Senèdes apartenis al la distrikto La Roche, poste ĝis 1748 al la distrikto Friburgo, kaj tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Senèdes – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)