Senèdes

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Genevret)

Senèdes estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Senèdes
Blazono de Senèdes
Blazono de Senèdes
Blazono de Senèdes
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 31″ N 7° 8′ 32″ O / 46.74194 °N, 7.14222 °O / 46.74194; 7.14222 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 31″ N 7° 8′ 32″ O / 46.74194 °N, 7.14222 °O / 46.74194; 7.14222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 122
Areo 0,50 km²
Alteco 748 m super marnivelo
Poŝtkodo 1724
Komunumkodo 2225
Mapo de Senèdes
Mapo de Senèdes
Mapo de Senèdes
vdr

Geografio redakti

Senèdes estas antaŭ Meyriez laŭ areo la dua plej malgranda komunumo de Kantonono Friburgo kaj la plej malgranda komunumo de la distrikto Sarino kaj ankaŭ laŭ loĝantaro apartenas al plej malgrandaj komunumoj de la kantono. Ĝi situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 7 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Senèdes (sur alteco de 748 m s.m.) kaj la tri setlejoj La Tourbière (sur alteco de 752 m s.m. en oriento de la komunumo), Genevret (sur alteco de 751 m s.m. en sudoriento de la komunumo), kaj Les Planchettes (sur alteco de 733 m s.m. en okcidento de la komunumo). Norde de la komunumo etendiĝas la arbara montoĉeno Bois d'Amont.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,5 km², de kiuj 10,0% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Senèdes limas en nordo al Ependes, en nordoriento al Ferpicloz, en oriento al Le Mouret, en sudo al Treyvaux, kaj en okcidento al Arconciel.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka vojo de Ferpicloz al Arconciel kaj alia al Treyvaux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Rossens. Per la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Treyvaux al Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Senèdes datiĝas el la jaro 1233 kiel Senaide. En la 13-a jarcento Senèdes formis parton de la Senjorujo Arconciel. En la jaro 15-a jarcento Senèdes estis integrita al la Malonva Kamparo de Friburgo sub la Burga Flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Senèdes apartenis al la distrikto La Roche, poste ĝis 1748 al la distrikto Friburgo, kaj tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti