Villarsel ĉe Marly

komunumo de Svislando

Villarsel ĉe Marly (en la franca lingvo Villarsel-sur-Marly, malnova germanlingva nomo Willischert) estas urbo kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 87 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Villarsel ĉe Marly
Blazono de Villarsel ĉe Marly
Blazono de Villarsel ĉe Marly
Blazono de Villarsel ĉe Marly
Bieno de la komandorejo Sankta Johano en Villarsel ĉe Marly
Bieno de la komandorejo Sankta Johano en Villarsel ĉe Marly
Bieno de la komandorejo Sankta Johano en Villarsel ĉe Marly
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 45′ 35″ N 7° 10′ 27″ O / 46.75972 °N, 7.17417 °O / 46.75972; 7.17417 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 35″ N 7° 10′ 27″ O / 46.75972 °N, 7.17417 °O / 46.75972; 7.17417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 87
Areo 1,41 km²
Alteco 736 m super marnivelo
Poŝtkodo 1723
Komunumkodo 2230
Mapo de Villarsel ĉe Marly
Mapo de Villarsel ĉe Marly
Mapo de Villarsel ĉe Marly
vdr

Geografio redakti

Villarsel ĉe Marly situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 5 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la suda bordo de la rivero Ĝerino, orienta alfluanto de Sarino. La orientan komunumlimon formas ravino de la rojo Nesslerabach. La komunumo Villarsel ĉe Marly konsistas el la tri setlejoj La Commanderie, La Rochette, kaj Le Pitord. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,41 km², de kiuj 18,2% estas kovritaj de arbaro, 74,8% servas por agrikulturo kaj 4,2% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Villarsel ĉe Marly limas en nordo al Marly, en nordoriento al Pierrafortscha, en oriento al Tentlingen, en sudo al Le Mouret, kaj en okcidento al Ependes.

Trafiko redakti

Villarsel ĉe Marly situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Laŭlonge de la okicdenta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Grejerco. Al la komunumo mem kondukas nur mallarĝa senelira flanka vojo. Per la du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Jaun respektive al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Villarsel ĉe Marly datiĝas el la jaro 1278 kiel Villarser. Dum mezepoko la Johanita komturejo Friburgo posedis bienojn en Villarsel. Ek de la 15-a jarcento Villarsel ĉe Marly estis parto de la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Burga Flago. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la distrikto La Roche, poste ĝis 1848 ĝi estis parto de la distrikto Friburgo, kaj tiam sub la nova kantona konstitucio atribuita al la distrikto Sarino.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti