Grejerco

Grejerco (en la franca lingvo Gruyères, en la germana lingvo Greyerz) estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1867 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Grejerco
Blazono de Grejerco
Blazono de Grejerco
Kastelo Grejerco
Kastelo Grejerco
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 35′ 1″ N 7° 4′ 55″ O / 46.58361 °N, 7.08194 °O / 46.58361; 7.08194 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 1″ N 7° 4′ 55″ O / 46.58361 °N, 7.08194 °O / 46.58361; 7.08194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1867
Areo 28,38 km²
Alteco 810 m super marnivelo
Poŝtkodo 1663
Komunumkodo 2135
Mapo de Grejerco
Mapo de Grejerco
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La komunumo kaj urbeto Grejerco situas en la Friburga Mezlando en la supra valo de la rivero Sarino (rivero), kvar kilometrojn sudsudokcidente de la Lago de Grejerco La komunuma teritorio en oriento etendiĝas ĝia al la Antaŭalpoj, kies limon formas la du montokrestoj Dent de Broc (kun alteco de 1829 m s.m. en nordo) kaj Dent du Chamois (kun alteco de 1830 m s.m. en sudo). La komunumo konistas el la urbeto Grejerco, la vilaĝoj Épagny kaj Pringy, kaj la setlejoj Saussivue kaj Moléson-Village (ĉi-lasta estas ferivilaĝo sur alteco de 1132 m s.m. sub la monto Moléson).[1]

La nomo en la franca lingvo estas "Gruyères", en kiu aŭdiĝas la vorto "grue", kiu estas la birdo gruo. Pro tio tiu birdo aperas sur la blazono.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 28,38 km², de kiuj 50,0 % estas kovritaj de arbaro, 40,5% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Grejerco limas en nordo al Bulle kaj Le Pâquier, en sudoriento al Broc, en oriento al Charmey, en sudo al Bas-Intyamon, en sudsudokcidento al Haut-Intyamon, en okcidento al Semsales, en okcidentnordokcidento al Vaulruz, kaj en nordokcidento al Vuadens.

TrafikoRedakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 190 de Bulle al Château-d'Œx. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 9 kilometrojn norde de Grejerco norde de Bulle. En Epagny troviĝas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bulle al Broc. Krome tra Grejerco kondukas tri buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga. En la ebenaĵo inter Grejerco al Broc situas la aerodromo de Grejerco (ICAO-Kodo LSGT).

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Grejerco datiĝas el la jaro 1138 kiel de Grueri. En Grejerco estis trovitaj restaĵoj el la bronzepoko, Hallstatt-epoko kaj tombejoj de la La-Tène-epoko, kaj restaĵoj de romia vilao el la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo. Dum mezepoko la urbeto Grejerco kreiĝis ĉirkaŭ la kastelo de la Grafoj de Grejerco. Ĝis en 1196 Grejerco posedis la merkatorajton, kiu tiam transiris al Bulle. En la jaro 1397 la grafo Rudolfo la 4-a konfirmis la urborajton de Grejerco. En la jaro 1555 la Graflando Grejerco post bankrotiĝo de la grafoj estis akirita de la urbo Friburgo kaj el la ĉefloko de la grafolando fariĝis ĉefloko de la voktejo Grejerco. Per la Helveta Revolucio el la voktejo fariĝis distrikto de la kantono Friburgo. Ankoraŭ ĝis 1848 Grejerco restis distriktĉefloko, tiam tiu funkcio transiris al la pli granda najbara urbo Bulle, dum la nomo de la distrikto konserviĝis. [3]

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Jean-Marc Purro: Grejerco (komunumo) en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-23)

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti