Château-d'Œx

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Château-d'Oex (stacidomo).

Château-d’Œx estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3285 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Château-d’Œx
Blazono de Château-d’Œx
Blazono de Château-d’Œx
Blazono de Château-d’Œx
Château-d’Œx
Château-d’Œx
Château-d’Œx
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Geografia situo CH1903: 576317 / 146968 (mapo)46.4736111111117.1302777777778Koordinatoj: 46° 28′ N, 7° 8′ O; CH1903: 576317 / 146968 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3285
Areo 113,71 km²
Alteco 958 m super marnivelo
Poŝtkodo 1660
Komunumkodo 5841
Mapo de Château-d’Œx
Mapo de Château-d’Œx
Situa mapo de Château-d’Œx
vdr

Geografio redakti

La komunumo Château-d’Œx situas en la Vaŭdaj Alpoj ĉe la bordo de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la 5 vilaĝoj Château-d'Œx, La Lécherette, L'Etivaz, Les Moulins kaj Les Granges, 35 malgrandaj vilaĝetoj kaj 22 alpopaŝtejoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 113,71 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. La restanta kvinono de la teritorio konsitas el altmontara dezerto. Ĝi estas laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Vaŭdo.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Château-d’Œx limas en nordo al Haut-Intyamon (FR), Grandvillard (FR) kaj Charmey (FR), en nordoriento al Rougemont, en oriento al Saanen (BE), kaj en sudoriento al Gsteig ĉe Gstaad, en sudsudoirento al Ormont-Dessus, en sudo al Ormont-Dessous, en okcidento al Villeneuve kaj en nordokcidento al Rossinière.

Trafiko redakti

Tra Château-d’Œx pasas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Ailge al Saanen. Pere de la etŝpura montarfervojo de Montreux al Lenk en Simme-Valo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En Château-d’Œx ekzistas aerodromo, kie ĉiujare okazas la famaj varmaerbalon-semajnoj, kaj de kie Bertrand Piccard startis kun sia rekorda balonveturo kun Breitling-Orbiter.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencio de Château-d’Œx datiĝas el la jaro 1115 kiel Oit', Oyz, Oix kaj Oyez. Dum mezepoko en La Motte en Château-d’Œx ekzistis burgo de la Grafoj de Grejerco, kiuj tiam estis la landaj mastroj. Ribelante kontraj la grejercaj grafoj la vilaĝanoj de Château-d’Œx en la jaro 1403 konkludis civitanan kontrakton kun Berno. En la jaro 1555 post la bankrotiĝo de la Grafoj de Grejerco la supra valo de Sarino kun Château-d’Œx, Rougemont kaj Rossignère, la tiel nomita Pays-d'Enhaut, fariĝis havaĵo de Berno, dum la cetera havaĵo de la Grafoj de Grejerco fariĝis friburga teritorio. Château-d’Œx tiam estis integrita al la Voktejo Sarino al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Tiam ĝi estis integrita al la Kantono Lemano kaj en la jaro 1803 al la nove fondita Kantono Vaŭdo. Ĝis 2007 ĝi estis la ĉefloko de la Distrikto Pays-d'Enhaut, kiu tiam estis kunigita kun la Distrikto Vevey al la nova Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut.[3]

Esperanto-Movado redakti

En la vilaĝo La Lécherette apud la vojo al la montpasejo Col des Mosses okazis en la ĉaledo Bel-Oiseau (Bela Birdo) de la 25-a ĝis la 27-a septembro sub la aŭpicio de Svisa Esperanto-Societo la 8-a SFERO (Svisa Familia kaj Feria Esperanto-Renkontiĝo).

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti