Ormont-Dessus

komunumo de Svislando

Ormont-Dessus (malnova germanlingva nomo Ormund) estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Ormont-Dessus
Blazono de Ormont-Dessus
Blazono de Ormont-Dessus
Blazono de Ormont-Dessus
Les Diablerets, Ormont-Dessus
Les Diablerets, Ormont-Dessus
Les Diablerets, Ormont-Dessus
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 578401 / 133188 (mapo)46.3497222222227.1580555555556Koordinatoj: 46° 21′ N, 7° 9′ O; CH1903: 578401 / 133188 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1438
Areo 61,65 km²
Alteco 1163 m super marnivelo
Poŝtkodo 1865 Les Diablerets
1864 Vers-l'Eglise
Komunumkodo 5411
Mapo de Ormont-Dessus
Mapo de Ormont-Dessus
Mapo de Ormont-Dessus
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ormont-Dessus situas en la supra parto de la valo de la rivero Grande Eau en la Vaŭdaj Alpoj. La plej alta punkto de la komunumo estas la Kulmino Les Diablerets kun alteco de 3210 m s.m.. Nordoriente de ĝi etendiĝas la Diablertes-Glaĉero, flanka glaĉero de Tsanfleuron-Glaĉero, kies suda parto situas ankoraŭ sur la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Les Diablerets (sur alteco de 1163 m s.m., kiu estas la ĉefloko kaj administra centro de la komunumo Ormont-Dessus), Le Plan (sur alteco de 1150 m s.m.), Vers-l'Eglise (sur alteco de 1128 m s.m.), kaj Le Rosex (sur alteco de 1095 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 61,65 km², de kiuj 29,1% estas kovritaj de arbaro, 36,4% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ormont-Dessus limas en nordo al Château d'Oex, en oriento al Gsteig ĉe Gstaad, en sudoriento al Savièse (VS), en sudsudoriento al Conthey (VS), en sudo al Bex, en sudsudokcidento al Gryon, en sudokcidento al Ollon, kaj en okcidento al Ormont-Dessous.

Trafiko redakti

Tra Ormont-Dessus pasas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Aigle tran la Montpasejo Col du Pillon al Château-d'Œx. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Aigle. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la etŝpura fervojlinio al Aigle. Aertelfero kondukas de Les Diablerets al La Marnèche. De Les Diablerets buslinioj kondukas trans la Montpasejo Col du Pillon al Gstaad kaj Schönried. De la pasejkulmino de Col du Pillon aertelfero kondukas al la somera skiregione de la Tsanfleuron-Glaĉer.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ormont datiĝas el la jaro 1200 kiel Ormont. Dum mezepoko la savojaj vazaloj posedis la senjorecon pri Ormont-Dessus. En la jaro 1277 ili koncedis al Ormont-Dessus, kia tiam nomiĝis Joria de Hormont liberecrajtojn. Sub la berna regado de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Ormont-Dessus estis parto de la berna mandata teritorio de Ormont. Fine de la 19-a jarcento post la konstruo de la Grandhotelo Les Diablerets komenciĝis la turisma evoluo de la regiono.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti