Broc FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Broc FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Broc.

Broc (malnova germanlingva nomo Bruck) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2278 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Broc
Blazono de Broc
Blazono de Broc
Blazono de Broc
La kvartalo Broc-Fabrique
La kvartalo Broc-Fabrique
La kvartalo Broc-Fabrique
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 36′ 12″ N 7° 5′ 57″ O / 46.60333 °N, 7.09917 °O / 46.60333; 7.09917 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 12″ N 7° 5′ 57″ O / 46.60333 °N, 7.09917 °O / 46.60333; 7.09917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2278
Areo 10,04 km²
Alteco 718 m super marnivelo
Poŝtkodo 1636
Komunumkodo 2124
Mapo de Broc
Mapo de Broc
Mapo de Broc
vdr

Geografio redakti

Broc situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Antaŭalpoj, ĉe la suda fino de la Lago de Grejerco kaj la orienta bordo de Sarino. La komunumo Broc konsistas el la vilaĝo Broc, la kvartaloj Broc-Fabrique kaj Forcel, la setlejo Le Pissot, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,04 km², de kiuj 44,1% estas kovritaj de arbaro, 41,7% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Broc limas en nordo al Botterens, en nordoriento al Châtel-ĉe-Montsalvens, en oriento al Charmey, en sudo al Grejerco, en okcidento al Bulle, kaj en nordokcidento al Morlon.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al la Jaun-Pasejo, kaj konekta vojo al Bulle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 8 kilometrojn nordokcidente apud Bulle. Per la trajnlinio de Broc al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome tra Broc pasas du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga.

Ekonomio redakti

Grava labordonanto en Broc estas la ĉokoladofabriko Cailler, kiu apartenas nuntempe al la grupo de Nestlé.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Broc datiĝas el la jaro 1115 kiel Broyc kaj Broch. Dum mezepoko Broc estis la havaĵo de la Senjoroj de Broc kaj poste de la Senjoroj de Montsalvens. En la jaro 1555 ĝi estis akirita de la urbo Friburgo kaj integrita al la Voktejo Grejerco, el kiu okaze de la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la distrikto Grejerco.[3]

Vidindaĵoj redakti

Ĉe la bordo de Sarino situas la Kastelo d'En-Bas, kiu estis konstruita en la 12-a jarcento kaj estis la sidejo de la Senjoroj de Broc kaj de Montsalvens.

Esperanto en Broc redakti

Ekde la jaro 1997 ekzistas en Broc "Village de la Paix", "Friedensdorf", vilaĝo de la paco. Laŭ propono de Mireille Grosjean okazis tie tutsvisaj tagoj pri edukado al la paco en oktobro 2012. Pli ol 50 personoj kunvenis kaj informis unu la alian pri siaj aktivecoj. Standoj staris kaj Esperanto stando ne mankis. Samaj labortagoj okazos novembre de 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti