Gliese 876 e

Gliese 876 e estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la stelo Gliese 876 en la konstelacio Akvisto. Ĝi troviĝas en Laplace-resonanco 1:2:4 kun la planedoj Gliese 876 c kaj Gliese 876 b: por ĉiu orbito de planedo e, planedo b plenumas du orbitojn kaj planedo c plenumas kvar. Ĉi tiu estas la dua ekzemplo konata pri Laplace-resonanco post tiu de la Jupiteraj satelitoj Ganimedo, Eŭropo kaj Iono.[1]

Gliese 876 b
[[Dosiero:|250px]]
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Gepatra stelo
Stelo Gliese 876
Spektroklaso M4V
Konstelacio Akvisto
Rekta ascensio (α) 22h 53m 16,73s
Deklinacio (δ) −14° 15′ 49,3″
Ŝajna magnitudo (mV) 10,15
Distanco 15,3 ± 0,1 lj
Maso 0,334 ± 0,030 M
Radiuso 0,36 R
Temperaturo 3350 ± 300 K
Metaleco [Fe/H] 0,05 ± 0,20
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,3343 ± 0,0013[1] AU
Discentreco (e) 0,055 ± 0,012[1]
Orbita periodo (P) 124,26 ± 0,70[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω) 239 ± 22 º [1]
Klinangulo (i) 59,5 º [1]
Duon-amplitudo (K) m/s
Fizikaj ecoj
Maso (m) 14,6 ± 1,7 M [1]
Informo pri malkovro
Dato 23-a junio 2010
Malkovristoj Rivera et al.
Loko Usono Usono
Situacio Publikigita
vdr
Orbitoj de la planedoj ĉirkaŭ Gliese 876. Gliese 876 e estas la plej ekstera planedo.

Gliese 876 e havas mason simila al tiu de Urano. Ĝi faras kompletan orbiton post 124 tagoj, pli malpli triono de jaro. Kvankam la orbita periodo estas pli granda ol tiu de Merkuro ĉirkaŭ la Suno, la pli malgranda maso de sia stelo igas ĝin havi iom pli malgrandan grandan duonakson. Male al Merkuro, Gliese 876 e havas preskaŭ cirklan orbiton kun discentreco de 0,055 ± 0,012.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Eugenio J. Rivera, Gregory Laughlin, R. Paul Butler, Steven S. Vogt, Nader Haghighipour, Stefano Meschiari . “The Lick-Carnegie Exoplanet Survey: A Uranus-mass Fourth Planet for GJ 876 in an Extrasolar Laplace Configuration”. Alirita 2010-06-24..