Godawari

urbo de Nepalo
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Godawari de Nepalo. Vidu ankaŭ la artikolon pri Godavari (en marata: गोदावरी नदी), la dua plej longa rivero en Barato post la rivero Gango.

Godawari, nepale: गोदावरी, estas urbo en la okcidenta parto de Nepalo. Ĝi estas la provizora administra centro de la plej okcidenta provinco aŭ Sudurpaŝĉim pradeŝ (nepale सुदूरपश्चिम प्रदेश, tutekzakte "ekstrem-okcidenta provinco"), unu el sep provincoj de Nepalo, formitaj la 20-an de septembro 2015 konforme al la agendo 4 de la konstitucio de Nepalo. Laŭ la censo de 2011 la urbo havis 78 018 loĝantojn. La urba areo ampleksas 308 kvadratajn kilometrojn, kio rezultas en loĝdenso de po 253 homoj laŭ kvadrata kilometro.

Godawari
गोदावरी
municipality of Nepal
Administrado
Demografio
Loĝantaro 78 018  (2011) [+]
Loĝdenso 253 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 55′ N, 80° 35′ O (mapo)28.9180.59Koordinatoj: 28° 55′ N, 80° 35′ O (mapo) [+]
Areo 308 km² (30 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:45 [+]
Godawari गोदावरी (Nepalo)
Godawari
गोदावरी (Nepalo)
DEC
Godawari गोदावरी
Godawari
गोदावरी
Situo de Godawari
गोदावरी

Map

vdr

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo] (nepale)