Provincoj de Nepalo

administraj unuoj de Nepalo

La Provincoj de Nepalo (nepale नेपालका प्रदेशहरू; Nepalka Pradeŝaru) estis formitaj la 20-an de septembro 2015 konforme al la agendo 4 de la konstitucio de Nepalo. La sep provincoj formiĝis el la ekzistantaj distriktoj. La aktuala sistemo de sep provincoj anstataŭis pli fruan sistemon, laŭ kiu Nepalo estis dividita en 14 administrajn zonojn, kiuj estis grupigitaj en kvin disvolvaj regionoj.

Listo de provincoj redakti

provinco ĉefurbo provincestro ĉefministro distriktoj areo
(km²)
loĝantaro
(2011)
loĝdenso
(homoj/km²)
mapo
Provinco 1 Biratnagar Somnath Adhikari Sher Dhan Rai 14 25 905 km² 4 534 943 175  
Provinco 2 Janakpur Tilak Pariyar Mohammad Lalbabu Raut 8 9 661 km² 5 404 145 559  
Provinco 3 Hetauda (dumtempe) Bishnu Prasad Prasain Dormani Poudel 13 20 300 km² 5 529 452 272  
Provinco Gandaki Pokhara Amik Sherchan Prithvi Subba Gurung 11 21 504 km² 2 403 757 112  
Provinco 5 Butwal (dumtempe) Dharmanath Yadav Shankar Pokharel 12 22 288 km² 4 499 272 219  
Provinco Karnali Birendranagar Govinda Prasad Kalauni Mahendra Bahadur Shahi 10 27 984 km² 1 570 418 41  
Plej okcidenta provinco (Sudurpaŝĉim Pradeŝ) Godawari Sharmeela Kumari Pant Trilochan Bhatta 9 19 539 km² 2 552 517 130  
Nepalo Katmanduo prezidanto
Bidhya Devi Bhandari
ĉefministro
Khadga Prasad Oli
77 147,181 km² 26,494,504 180