Biratnagar

urbo de Nepalo

Biratnagar, nepale: विराटनगर estas urbego en sudorienta parto de Nepalo. Ĝi estas la administra centro de la provinco 1 (nepale प्रदेश नं० १), unu el sep provincoj de Nepalo, formitaj la 20-an de septembro 2015 konforme al la agendo 4 de la konstitucio de Nepalo. Laŭ la censo de 2011 la urbo havis 242 548 loĝantojn. La urba areo ampleksas 58,48 kvadratajn kilometrojn, kio rezultas en loĝdenso de po 4148 homoj laŭ kvadrata kilometro. La malnova loknomo ĝis 1919 estis Gograha Bazaar.

Biratnagar
urbego • limurbo
Administrado
Poŝtkodo 560013
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242 548  (2011) [+]
Loĝdenso 4 148 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 29′ N, 87° 17′ O (mapo)26.48333333333387.283333333333Koordinatoj: 26° 29′ N, 87° 17′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 58,48 km² (5 848 ha) [+]
Biratnagar (Nepalo)
Biratnagar (Nepalo)
DEC
Biratnagar
Biratnagar
Situo de Biratnagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biratnagar [+]
vdr
Urbopordo de Biratnagar
Strato en Biratnagar

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Biratnagar situas en mezorienta parto de la lando. Barato troviĝas 6, Katmanduo 238 km.

Historio redakti

 
Templo en Biratnagar

En 1914 guberniestro kreis moderna la tiaman Gograha Bazaar, tiam estis konstruita hospitalo, poŝtejo, malliberejo, doganejo kaj aliaj konstruaĵoj.

Ekonomio redakti

Biratnagar estas la industria ĉefurbo de Nepalo. Oni okupiĝas pri prilaborado de jutoj, kemiaĵoj, nutraĵoj. Pro la proksima landlimo multaj okupiĝas pri komercado, eĉ kontraŭbandado de pluraj varoj.

Trafiko redakti

El Biratnagar kuras 3 vojoj, krome la urbego havas enlandan flughavenon. La barata fervojo finiĝas ĉe la limo. En la urbego rikiŝoj kaj taksioj servas. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al aliaj urboj de la lando.

Klimato redakti

La averaĝa jara temperaturo estas 25  °C. Jare pluvas po 1892 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter julio - septembro.

Klimato redakti

La klimato de Biratnagar estas subtropika, tamen pro la alteco ankaŭ modera. Somere la temperaturoj varias inter 25 kaj 33  °C, vintre 2 - 15  °C, neniam frostas. Jare pluvas po 3901 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter majo - oktobro.

Fontoj redakti