Goldbach (Selz)
alfluanto de la rivereto Selz en la regiono Rejnhesio en Germanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Goldbach |
La rojo Goldbach - prononco [GOLTbaĥ] - estas 6 kilometrojn longa alfluanto de la rivereto Selz en la regiono Rejnhesio (Rheinhessen) en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La nomo „Goldbach“ signifas „ora rojo“.
Goldbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rheinhessen, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 6,24 km |
Fluo | |
Fonto | nordokcidente de Gabsheim |
Enfluejo | apud Köngernheim en la rivereton Selz |
- Alteco | 124 m |
Geografio | |
Rivervojo
redaktiLa ora rojo fontas en akvoprotektejo apud la germana aŭtovojo A63, supre de Gabsheim. Post subfluo de la federacia vojo B420 alfluas ĝin de dekstre la 1,7 km longa rojo Gelbfelder Bach. Rande de Undenheim alfluas de dekstre la ĉ. 5,5 km longa Nordelsheimer Bach. Post paso de Undenheim la or-rojo enfluas la rivereton Selz.