Goma estas bando de ĵaz-roko de Sevilo, Hispanio, fondita en 1974 instigite de artgalerio, nome Centro de Arte M-11, kaj disigita en 1976.

Goma
muzika grupo • rokmuzika grupo
Komenco 1974 vd
vdr

Spite sian mallongdaŭron, ĝi estis unu de la plej gravaj bandoj de la unua etapo de la nomita andaluza rokmuziko.[1]​ Ĝi estis formita de Pepe Sánchez (saksofono), estinte en Gong, Manolo Rodríguez (gitaro, estonte en Imán), Germán Rodriguez-Hesles García, Alberto Toribio (klavaroj), Pepe Lagares (basgitaro), iam en Veneno, kaj Antonio Smash, iam drumisto de influaj Smash.

La unua kaj nura albumo de la bando, titolita 14 de abril, publikiĝis en 1975, en la filio Gong de Movieplay, kun la kunlaborado de la flamenkogitaristo Manuel Molina (eks-Smash, estonta duono de Lole y Manuel). Estas brila disko, kun tre bone asimilitaj dozoj de King Crimson kaj instrumenta komplekseco.[2]

La apogaj kritikoj ne helpis la vendadon, kaj la bando disiĝis la sekvan jaron, kaj aliĝis al aliaj projektoj.

Referencoj redakti

  1. CARRASCO, Diego: Rock Sevillano; en Rock de aquí, kroma numero de 1977 de la revuo Vibraciones. Eld. Iniciativas Editoriales. Barcelona. p. 9.
  2. CLEMENTE, Luis: Rock Andaluz, una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla. Sevilla. 2006. ISBN 84-89619-94-8, pag 15

Bibliografio redakti

  • Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4

Eksteraj ligiloj redakti

  • Goma en 1975 en televidprogramo de TVE Ahora.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Goma (banda) en la hispana Vikipedio.