Gonĉarov estas interreta memeo pri neekzistanta gangstera filmo samnoma de 1973. Uzantoj de Tumblr imagis Gonĉarov kiel ŝerco, ofte kun la slogano "La plej bona mafia filmo iam ajn farita." Ĝi estas kutime priskribita kiel mafia filmo fiksita en Napolo, kun Martin Scorsese kiel produktoro aŭ reĝisoro. Homoj kiuj diskutis la filmon elpensis fiktivan rolantaron kun Robert De Niro, Al Pacino, John Cazale, Gene Hackman, Cybill Shepherd kaj Harvey Keitel.

Dosiero:Goncharov-origin.png
La foto kaj komento kredititaj kiel la origino de la Gonĉarov memeo[1][2]

Gonĉarov estis kreita kiam Tumblr uzanto poŝtis foton de botoj kun detalojn kiuj sugestis la ekziston de la filmo, anstataŭe de marketikedo. En aŭgusto 2020 ĉi tiu poŝto estis reblogigita kun la ŝercanta aludo ke Gonĉarov estis vera filmo; ĉi tiu reblogo estas ĝenerale rigardita kiel la genezo de la meme. La memeo disfamiĝis en novembro 2022, post kiam afiŝo por Gonĉarov estis kreita kaj konigita rete. Tio ĉi incitis komplikan fikcion de ties rakonta enhavo kaj produktado, priskribita en poŝtoj sur Tumblr kaj aliloke kvazaŭ la filmo estis vera. Gonĉarov inspiris enretan fanaron, ricevis gravan priraportadon en la amaskomunikilaro kaj rikoltis respondojn de rimarkindaj individuoj, inkluzivanta Scorsese, ĝenerale ludanta kune kun la meme.

Fikcia intrigo kaj produktada historio redakti

Kvankam multaj detaloj estas malkonsekvencaj pro la kunlabora naturo de ĝia koncepto, oni ĝenerale priskribas Gonĉarov kiel mafia filmo, produktita en 1973.[3][4][5] Metafikcie, oni ĝenerale imagas, ke la filmo havis ĝenatan produktadon kaj fine neniam ricevis konvenan eldonon, kaj tiel iĝis perdita filmo. Tiel oni kialigas ĝian supozeblan nekonatecon.[3][1][6][4]

Ĝi estas lokita en Napolo, en la sekvo de la dissolvo de Sovetunio. Ĝi laŭdire ĉefroligas Robert de Niro en la rolo de la protagonisto, Lo Straniero, ankaŭ konata kiel Gonĉarov, kiu estas rusa dungomurdisto, kaj iama diskotekdirekoro.[2][1] La rakonto inkludas amtriopan partintrigon kun Goncharov, lia edzino Katya (kiu laŭdire estas pozita fare de Cybill Shepherd en la fikcia rolantaro de la filmo) kaj Andrey (Harvey Keitel), kies rilato kun Gonĉarov oni priskribas kiel havante homoerotikajn subtonojn.[7][1][8][3] Katya simile perfidas Gonĉarov por komenci amrilaton kun virino nomita Sofia (Sophia Loren); ambaŭ Gonĉarov/Andrey kaj Katya/Sofia estas popularaj parigoj ene de la fanaro de Gonĉarov.[7][3][2][5][3][8] Alia grava rolulo estas Joseph ‘‘Glacpikilo Ĝo’’ Morelli (Joseph Cazale), ŝajne psikopata murdisto fifama pro lia uzo de glacpikilo kiel murda armilo. Lia partintrigo en Gonĉarov laŭdire temas pri mensmalsanulo kaj infana traŭmato. La rakonto ankaŭ ofte uzas horloĝojn kiel rakonta motivo.[3][1][7]

Fikcia rolantaro kaj filmteamo redakti

  • Martin Scorcese: produktoro aŭ reĝisoro (pridisputata)
  • Matteo JWHJ0715: scenaristo[1] aŭ reĝisoro (pridisputata)
  • Domenico Procacci: produktoro
  • Roy Walker: scenaranĝisto
  • Michael Kaplan: kostumisto

Origino kaj evoluo redakti

Gonĉarov estis kreita kiam Tumblr uzanto "zootycoon" (nun neaktiva) afiŝis foton de etikedo trovita sur paro de "falsitaj botoj". Anstataŭe de marketikedo, tiun-ĉi havis detalojn pri la neekzistanta filmo Gonĉarov. Tiuj detalloj sugestis ke ĝi estis "filmo de Matteo JWHJ0715", "prezentita" de Martin Scorsese, kun slogano "La plej bona mafia filmo iam ajn farita".[8][3] Alia uzanto ŝerce respondis al la afiŝo "ĉi tiu stultulo ne spektis goncharov"; aŭguste 2020, Tumblr uzanto Aveline McEntire reblogis la afiŝon kun ekrankopio de tiun-ĉi komento .[8][9] Oni kutime agnoskas tiun reblogon de McEntire kiel la origino de la memeo.[3][8][10] Tumblr uzanto Michael Littrell, prienketis la originon de la botoj, kaj eltrovis ke la etikedon similis al afiŝo por la 2008 filmo Gomorrah, reĝisorita de Matteo Garrone kaj prezentita de Scorsese. Littrell konkludis ke "Matteo JWHJ0715" kaj Gonĉarov verŝajne estis mispresaĵoj de la titolo kaj kreditoj de la Gomorrah afiŝo.[8] Metafikcie, uzantoj malkonsekvence diris ke la reĝisoro de Gonĉarov estis ajna Matteo JWHJ0715 aŭ Scorsese.[3]

Gonĉarov akiris impeton denove fine de novembro 2022, kiam Praga artisto Alex Korotchuk kreis afiŝon por la filmo kiu prezentis liston da aktoroj, roluloj nomoj kaj filmteamanoj, kaj afiŝis ĝin sur Tumblr la 18an de novembro.[8] La afiŝo de Korotchuk disfamiĝis kaj inspiris kompleksan fikcion pri la ekzisto de la filmo, surbaze de la detaloj en tiu ĉi afiŝo.[1][4][2][11][10] Diskutoj inkludis detalan analizon de la intrigo, temoj, simboleco kaj roluloj, kaj ankaŭ kreadon de GIF, fanarto kaj fanfikcio, ĉio prezentita kvazaŭ la filmo estis vera.[4][1] Usona muzikinstruisto, kun la helpo de almenaŭ tridek aliaj homoj, komponis teman muzikon. Letterboxd paĝo estis kreita kaj pluraj "recenzoj "" por Gonĉarov estis verkitaj, sed ĉiiuj poste estis forigitaj de la platformo.[8][12][10] Oni kreis publikan Google Dokumenton por kolekti kaj kunordigi la diversajn intrigan kaj metafikcian elementojn kiu evoluigis pri la filmo.[1] La 24an de novembro, fanfikcia retejo Archive of Our Own havis pli ol 500 historioj por Gonĉarov.[13][10] La 25an de novembro, 2022, Autumn Chen faris "game jam" pri Gonĉarov sur itch.Io, inspirita de la inventaĵo de neekzistanta derivata videoludo.[13]

Vidi ankaŭ redakti

Referencoj redakti