Good Morning America


Bonan Matenon Usono (angle Good Morning America, akronime konata GMA) estas usona aktuala programo kaj intervjuspektaklo kiu elsendiĝas ĉiumatene ĉe televidkanalo ABC, unue la 3-an de novembro 1975 [1].

Good Morning America
La studioj kie la spektaklo estas filmita estas en Times Square, Novjorko.
La studioj kie la spektaklo estas filmita estas en Times Square, Novjorko.
televida serio • novaĵa programo
Originala titolo Good Morning America
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro novaĵa programo, televida intervjua programo
Muziko de Marvin Hamlisch • Frank Gari • Michael Whalen • Desmond Child
Amplekso
Sezonoj 45
Epizodoj 8779
Daŭro sen reklamoj 120
Elsendo
Unua elsendo 3 nov. 1975
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La programo estas elsendata ĉiumatene en labortagoj de la semajno, je 7:00-9:00 ĉie en Usono laŭ la horzono de ĉiu ŝtato; en la Orienta marbordo ĝi estas elsendita vive, kaj en la cetero de la regionoj la registrita programo de tiu mateno estas elsendita. En la jaroj 2008-2007, tria horo de la programo estis elsendita en la novaĵstacio ABC News Now. Ekde 2004, hor-longa programo estas elsendita semajnfine ; Ankaŭ en la jaroj 1999-1993 estis elsendita semajnfina eldono de la programo.

La programo enhavas novaĵojn, veterprognozojn kaj aktualaĵojn, kaj estas elsendito de Times Square Studios en Times Square en Novjorko [2].

En la malfruaj 80'oj /fruaj 90'oj de la 20-a jarcento, la gastigantoj de la programo estas Joan Lunden kaj Charles Gibson. Dum tiu tempo la spektaklo fariĝis la plej populara matenspektaklo en Usono. Dufoje semajne la redaktoro de la programo estis Erma Bombek. Poste la populareco de la programo iom malpliiĝis. La nunaj moderigantoj (aktuale en 2022) estas Robin Roberts, George Stephanopoulos kaj Lara Spencer.

La rangigoj de la spektaklo montras relative stabilan rangotabelon en dua loko inter la matenspektakloj en Usono, kun "Today" (Hodiaŭ) de NBC ofte staras en unua loko ekde 1995. Tamen, la spektaklo havis pli altajn rangigojn ol "Today" dum la malfruaj 1980-aj jaroj kaj mez-1990-aj jaroj kiam Charles Gibson kaj Joan Landen aranĝis la spektaklon [3].

En 1992, la spektaklo gajnis Premio Emmy por la unuan fojon. La programo gajnis la Daytime Premio Emmy tri fojojn, en la kategorio de la plej bona matenprogramo: en 2008 kaj 2009, same kiel komune kun "Today" en 2007.

Prezentistoj redakti

  • David Hartman, (1975-1987)
  • Nancy Dussault, (1975-1977)
  • Sandy Hill, (1977-1980)
  • Joan Lunden, (1980-1997)
  • Charles Gibson, (1987-1998) kaj (1999-2006)
  • Lisa McRee, (1997-1999)
  • Kevin Newman, (1998-1999)
  • Elizabeth Vargas, (1999)
  • Cynthia McFadden, (1999)
  • Connie Chung, (1999)
  • Diane Sawyer, (1999-2009)
  • Robin Roberts, (2005-nuna)
  • George Stephanopoulos, (2009-nuna)

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Good Morning America – ABC.com. [rompita ligilo]
  2. "GMA profile", Deadline Hollywood, August 2013.
  3. . Morning Show Ratings: 'Today' Makes It 14 Years at #1. Mediabistro.com (December 11, 2009). Arkivita el la originalo je January 3, 2013. Alirita September 15, 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti