Goran Ivanišević
Goran Ivanišević estas kroata tenisisto. Li naskiĝis la 13-an de septembro 1971 en Split, Dalmatio, do nun estas 49-jara. Ekde la jaro 1988 ĝis 2004 li estis tenisa profesiulo. Inter alie li en 1996 kune kun la samlanda tenisistino Iva Majoli gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun li vivas en Montekarlo, Monako.
Eksteraj ligilojRedakti
- profilo de Goran Ivanišević en la retejo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP, angle)
- statistiko pri li en la retejo de la Davisa Pokalo (angle)