Gorgoneion
Gorgoneion [gorgonejon] (greke: Γοργόνειον) estas la nomo de la kapo de la Gorgono fortranĉita de Perseo, kiun Atena portis sur sia ŝildo.
Historie montreblas, ke la devena tipo estas grimaca vizaĝo kun eltirita lango kaj virporkaj dentoj jam konata en la fenicia arto, kiun transprenis grekaj artistoj post la 7-a jarcento a.K. kaj iom post iom modifis ĝin.
La terurbildo celanta protekton kontraŭ misaĵoj ornamis armilojn, urbomurojn, amuletojn ktp.
La posta arto transformis ĝin al virina masko, fiksita en mortolukto, tamen eksterordinare bela, anstataŭante la kun serpentoj miksitan hararon per nura hararo, kiel ĉe la Medusa Rondanini konservita en Munkeno.
BibliografioRedakti
Ligna pordo, kies Gorgoneion protektu la enirejon kontraŭ nebonvenaj gastoj (Thomas Regnaudin, ĉirkaŭ 1660).