Grüningen

komunumo de Svislando

Grüningen estas historia urbeto en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2861 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Grüningen
Blazono de Grüningen
La historia urbeto Grüningen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 17′ 0″ N 8° 45′ 0″ O / 47.28333 °N, 8.75000 °O / 47.28333; 8.75000 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 0″ N 8° 45′ 0″ O / 47.28333 °N, 8.75000 °O / 47.28333; 8.75000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2861
Areo 8,77 km²
Alteco 502 m super marnivelo
Poŝtkodo 8627
Komunumkodo 0116
Mapo de Grüningen
vdr

Geografio redakti

La urbeto Grüningen situas en la Zurika Oberlando je la orienta deklivo de la montoĉeno Pfannenstil. Ĝi norde limas la Gosaŭo ZH, oriente al Bubikon, sude al la distrikto Meilen kaj okcidente al la distrikto Uster. 2 km oriente de Grüningen fontas la riveto Mönchaltorfer Aa, kiu trafluas la urbeton.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grüningen limas en nordo kaj nordoriento al Gosaŭo, en sudoriento al Bubikon, en sudo al Hombrechtikon, en okcidento al Oetwil ĉe la lago, kaj en nordokcidento al Egg.

Trafiko redakti

Inter 1909 kaj 1950 Grüningen disponis pri regiona tramlinio, la tiel nomita Wetzikon-Meilen-Fervojo, kiu konektis Meilen kun Wetzikon. En la jaro 1950, tiu tramlinio estis anstataŭigita per busolinio, kiu ankoraŭ hodiaŭ konektas la komunumon kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo disponas ankaŭ pri propra konekto al la Forch-Aŭtovojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grüningen datiĝas el la jaro 1038 kiel Gruningin. En la jaro 1370 Grüningen ricevis la urbosigelon, kio signifis, ke ĝi akiris la historian urborajton. En la jaro 1408 la urbo Zuriko akiris Grüningen kaj faris el ĝi la sidejon de la voktdistrikto Grüningen. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 de Grüningen estis regita la Zurika Oberlando. La Helveta Revolucio signifis la finon de la voktado kaj Heinrich Lavater el Zuriko forlasis la Kastelon Grüningen kiel lasta zurika vokto. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti