Gradisca d'Isonzo
Gradisca d'Isonzo - prononco [graDISka diZONco] - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenas al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso baze identas al la antaŭa provinco.
Gradisca d'Isonzo | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Collio - Alto Isonzo | ||||
Geografia situo | 45° 53′ N, 13° 30′ O (mapo)45.88333333333313.5Koordinatoj: 45° 53′ N, 13° 30′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 32 m | ||||
Areo | 10 km² | ||||
Loĝantaro | 6430 (2023) | ||||
Loĝdenso | 573 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Mercaduzzo, Borgo Viola, Borgo Basiol, Gerusalemme kaj Borgo Molamatta | ||||
Najbaraj komunumoj | Farra d'Isonzo, Fogliano Redipuglia, Mariano del Friuli, Moraro, Romans d'Isonzo, Sagrado kaj Villesse | ||||
Patrono | Petro kaj Paŭlo | ||||
Festa tago | 29-a de junio, la patrona memortago | ||||
Nomo de loĝantoj | gradiscani | ||||
Poŝtkodo | 34072 | ||||
Imposta kodo | E124 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031008 | ||||
Telefona prefikso | 0481 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 430 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 6 409: sekve daŭre temas pri la sepa plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristanaj patronoj estas la sanktaj Petro kaj Paŭlo, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Farra d'Isonzo, Fogliano Redipuglia, Mariano del Friuli, Moraro, Romans d'Isonzo, Sagrado kaj Villesse.