Tiu ĉi artikolo temas pri la graflando de Anglio. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la apartigan liston Sussex (apartigilo).

Sussex [Saseks] estas graflando (regiono) en suda Anglio, ĉirkaŭ la urbo Brighton. Sussex estas unu el la 39 tradiciaj graflandoj de Anglio. Hodiaŭ ĝi estas dividita administre je subregionoj West Sussex (1989 km², ĉefurbo Chichester), East Sussex (1759 km², ĉefurbo Lewes) kaj la areo de urbo Brighton and Hove, kiu estas ekde 1997 memstara urbodistrikto. Sussex limas norde al Surrey, nordoriente al Kent, okcidente al Hampshire kaj sude al manika markolo. Ĝis 1974, Sussex estis ceremonia graflando, post tiam la funkcion transprenis West Sussex kaj East Sussex.

Sussex
eksa Graflando
FlagoBlazono
historia kantono de Anglio [+]

LandoAnglio

ĈefurboChichesterLewes
- koordinatoj50° 56′ 50″ N, 0° 8′ 29″ U (mapo)50.9471026998-0.141372694746Koordinatoj: 50° 56′ 50″ N, 0° 8′ 29″ U (mapo)
Areo3 783 km² (378 300 ha) [+]

Loĝantaro1 613 316 [+] (2011)
Denseco426,46 loĝ./km² [+] [+]

Sussex (Tero)
Sussex (Tero)

Map
Sussex
Vikimedia Komunejo:  Sussex [+]
vdr

La nomo signifas Suda areo de la saksoj kaj estas ekde 477 dokumentita. La reĝlando Sussex estis malgranda reĝlando de la anglosaksoj, sed venis en la 8-a jc. sub regadon de la najbara reĝlando Wessex, en kiu ĝi disvolviĝis en 823. La kontraŭsituanta Normandio havis kun Sussex jam antaŭ la invado de 1066 intensajn kontaktojn. Hastings, la loko de la decida batalo situas en tiu areo.

La hodiaŭa Sussex estas grandparte ebena, kun montetaj ĉenoj kiel South Downs kaj Weald kiel plej granda altaĵoj. La riveroj estas mallongaj kaj ne gravaj. Ĝi situas apud la marbordo, kiu donas gravan ekonomian faktoron por la graflando. Krom Brighton, ankaŭ Bognor Regis kaj Eastbourne estas gravaj maraj banlokoj. En la landinterno regas ĉefa fruktokultivado kaj bovobredado.

La plej grandaj urboj de Sussex estas Burgess Hill, Brighton, Chichester, Crawley, Eastbourne, Hastings, Haywards Heath, Lewes kaj Worthing.