Granatarbo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Frukto de granatarbo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Punica granatum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Granatarbo aŭ granatujo (Punica granatum) estas falfolia fruktarbo, specio de puniko kun skarlete ruĝaj epiginaj floroj kaj fruktoj. Ĝia frukto nomiĝas granato.
La granatarbon karakterizas la multaj stamenoj enflore, la manko de la duktoj de volatila oleo. Ĝi frukto estas botanike etaĝe multparta pseŭdobero. Ĝi estas jam delonge kultivata en la ĉirkaŭaĵo de la Mediteranea Maro, ĝia deveno estas Persio.
Ĝi estas ankaŭ kuracplanto, ĉar ties tigoj, ŝeloj de la radiko fariĝas vermoforiga kuracaĵo.
Vidu ankaŭRedakti
- Petro Jozefo Peletiero (1788-1842), malkovrinto de la peletierino, alkaloido ekstraktita el la ŝelo de granatarbo
- Kombreto
- Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo
- Zagros-montara arbarstepo