Granda Placo (Groningen)

placo en Groningen, Nederlando

La Granda Placo (nederlande Grote Markt, ĝis en la 19-a jarcento Breede Merckt (Larĝa Placo) estas la centro de la urbo Groningen. Ĝi estas dominata de la Martinituro kaj la urbodomo el 1810. Alia prominenta konstruaĵo estas la oroficejo.

Granda Placo
Tramlinioj trapasantaj la Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone.
Tramlinioj trapasantaj la Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone.
Tramlinioj trapasantaj la Muntplein kaj la turo Munttoren kaj la vendeja strato Kalverstraat fone.
grand place [+]

LandoNederlando
RegionoGroningen
SituoAmsterdamo
- koordinatoj53° 13′ 7″ N, 6° 34′ 2″ O (mapo)53.2186116.567222Koordinatoj: 53° 13′ 7″ N, 6° 34′ 2″ O (mapo)

Granda Placo (Groningo)
Granda Placo (Groningo)
DEC
Granda Placo
Granda Placo

Granda Placo (Nederlando)
Granda Placo (Nederlando)
DEC
Granda Placo
Granda Placo
Map
Granda Placo
Vikimedia Komunejo:  Grote Markt (Groningen) [+]
vdr
La Granda Placo kun Martinituro en 2010
Granda Placo en 1920, pentraĵo de Otto Eerelman

La Granda Placo estis antaŭ la Dua Mondmilito

La Scholtenshuis (Domo de Scholten) ĉ. 1895 je la norda flanko

unu el la plej belaj placoj en Nederland. La pentraĵo de Otto Eerelman montras la placon en sia antaŭa glorio. Dum la liberigo de la urbo, en aprilo 1945, grandaj partoj de la okcidenta, norda kaj orienta flanko estis detruitaj aŭ severe damaĝitaj. Post la milito oni konstruis en la stilo de rekonstruado. Je la okcidenta flanko en 1962, sur la loko de la detruita Waagstraat, oni konstruis novan urbodomon de la arkitekto Jo Vegter kiu estis ligita, per piedirponto, al la malnova urbodomo el 1810. En 1994 tiu parto de la urbodomo estis malkonstruita por cedi lokon al la hodiaŭa Waagstraatkomplekso, elpensita de la itala arkitekto Adolfo Natalini. La plej novaj planoj por la placo, kiuj rilatas kun la konstruo de la Forumo, enhavas ke la nova orienta muro estas 17 metrojn antaŭenŝovota, per kio oni riparas la originan domfrontlinion de antaŭ la milito. Per tio oni provas atingi redoni 'sian grandecon' al la placo. En septembro 2011 la konstrulaboroj komenciĝis kaj oni anoncis ke la finkonstruo estos en 2016 aŭ 2017.

La Granda Placo kun urbodomo en 2007

Eksteraj ligiloj redakti