Granda muska lageto

Granda muska lageto estas muska lago, kiu troviĝas en torfejo en nacia naturrezervejo Rejvíz en distrikto Jeseník en Jeseníky. Ĝi situas 1,5 km sudokcidente de domaro Rejvíz. Laga pelvo havas asimetrian profilon, La lageto havas areon 1692 . Ĝi estas longa 68,5 m kaj larĝa 41 m. Ĝi atingas profundecon 2,95 m. Ĝia suma volumeno estas 4048,6 . Ĝi situas en supermara alteco 769 m.

Granda muska lageto
ĉeĥe: Velké mechové jezírko
muska lageto
Granda muska lageto
Oficiala nomo: Velké mechové jezírko
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Municipo Rejvíz katastro
Parto de Rejvíz naturrezervejo
Montaro Jeseníky
Rojo Vrchovištní potok
Situo Granda muska lageto
 - alteco 769 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 11″ N 17° 17′ 13″ O / 50.21972 °N, 17.28694 °O / 50.21972; 17.28694 (mapo)
Longo 68,5 m
Larĝo 41 km (25 mi)
Maks. profundo 2,95 m
Volumeno 4 048,6 m3 (142 975 cu ft)
Areo 0,001692 km² (0,1692 ha)
Biomo torfejo
Tipo muska lago
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velké mechové jezírko
Portalo pri Ĉeĥio

Alveno redakti

La Granda muska lageto troviĝas en okcidenta parto de rezervejo en torfejo sur supra fluo de rojo Vrchovištní potok. Kondukas al ĝi instruiga pado (enirpago 20 ) el Rejvíz. Tiu kondukas unue samtempe kun blua turisma marko ĝis Dětřichov kaj post 2 km deflankiĝas el ĝi trotuaro al la lageto.

Flaŭro kaj faŭno redakti

En la ĉirkaŭaĵo de lageto kreskas el arboj plejparte pino (Pinus rotundata). Kreskas ĉi tie precipe sfagnoj kaj erioforo. Ni povas observi ĉi tie ankaŭ rododendron, rondfolian drozeron kaj ruĝan vakcinion.

El animaloj ĉi tie aperas araneoj, anisoptera (Aeshna subarctica), citrono-papilio, rano, alpa trituro kaj salamandro

Rilataj temoj redakti

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti