Rejvíz (germane Reihwiesen, pole Rejwiz) estas montara domaro en montaro Hrubý Jeseník en Silezio, Regiono Olomouc en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas 8 km oriente de distrikta urbo Jeseník. Ĝi estas parto de urbo Zlaté Hory. Samnomata nacia naturrezervejo estas konata pro sia torfejo. Vivas ĉi tie 81 loĝantoj (2021).

Rejvíz
germane Reihwiesen, pole Rejwiz
domaro
Domaro Rejvíz
Oficiala nomo: Rejvíz
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Zlaté Hory
Historiaj regionoj Silezio, Nazia Germanio
Montaro Zlatohora montetaro
Memorindaĵo Koberštejn burgo
Domoj 91
Situo Rejvíz
 - alteco 780 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 47″ N 17° 18′ 09″ O / 50.22972 °N, 17.30250 °O / 50.22972; 17.30250 (mapo)
Areo 9,14 km² (914 ha)
Loĝantaro 81 (2021)
Denseco 8,86 loĝ./km²
Rezervejo Rejvíz naturrezervejo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 76
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rejvíz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
Hotelo Franz - eksa kabano "Chata Svoboda". La unua konstruaĵo en Rejvíz.

Domaro Rejvíz situas en katastro de urbo Zlaté Hory en supermara alteco 780 metroj kaj ĝi havas 66 loĝantojn. Ĝi konsistas el kelke da dekoj de domoj dislokitaj fakte sole laŭlonge laŭ ŝoseo II/453 kuniganta urbojn Jeseník kaj Zlaté Hory.

Sur loko de Rejvíz estis ĝis la 19-a jarcento nur herbejoj nomataj "Sklářské" (Glasswiese, en eo: "Vitraj"). Sed kondukis tra ĉi tie vojo el Zlaté Hory laŭlonge rivero Nigra Opavo direkte al Vrbno pod Pradědem, kaj sur ĝi establis en la jaro 1768 Kajetan Beer gastejon, ĉirkaŭ kiu estiĝis malgranda domaro (en la jaro 1791 tri domoj) nomata Reihwiesen (vico da herbejoj). Nun tiu ĉi parto de la vilaĝo, sudoriente de ties centro, markiĝas kiel Starý Rejvíz (germane Alt-Reihwiesen). Loĝigo en la nuna centro de la domaro estisĝis nur en la jaro 1794 enkadre de koloniiga agado de vroclava episkopo Philipp Gottfried von Schaffgotsch, kiu ĉi tie malmulte koste disvendis la senjorujajn parcelojn por loĝigo. Vico da domaranoj devenis el ĉeĥe parolantaj regionoj kaj nur malrapide la vilaĝo tute germaniĝis. Ĝi de komence apartenis al cukmantla senjorujo de vroclavaj episkopoj. Diference de aliaj domaroj en tiu ĉi senjorujo Rejvíz do ne estiĝis en konekso kun minad-laboroj, sed kiel domaro paŝtistara kaj arbaristara (eĉ kiam ankaŭ parto de ĝisnunaj herbejoj estis ŝanĝita en montarajn kampetojn).

Rejvíz tre baldaŭ evoluis. En la jaroj 1808-1809 estis konstruita preĝejo kaj apud ĝi establita lernejo kaj en 1810 eĉ paroĥejo. Sed poste la nombro de loĝantoj daŭre stagnis. La komunuma lernejo estas menciata en 1848 kaj en 1901 ĝi havis nur unu klason. En la jaroj 1850 ĝis 1869 la municipo estis parto de Horní Údolí.

Agrikulturo estis malfacila, sed ĉirkaŭ la vilaĝo oni minis ĝis la jaro 1867 ferercon por ferfabrikoj en Železná kaj en Ondřejovice kaj gravaj estis ankaŭ la arbaraj laboroj (en la vilaĝo havis sidejon episkopa arbara administrado). Antaŭ la jaro 1863 minado de fererco pereis. Al la jaro 1935 estas menciata segejo. De komence de la 20-a jarcento aperas en la vilaĝo ankaŭ turismo. Tial en tiu ĉi malgranda vilaĝo tre baldaŭ aperas ankaŭ moderna infrastrukturo kaj servoj - en 1924 benzinstacio, en 1925 lombardejo, en 1926 loka elektrejo, en 1928 telefono, en 1931 municipa akvokondukilo. En 1900 estas ĉi tie menciata fajroestingista asocieto kaj en 1925 Deutscher Kulturverband.

En la jaro 1938 la municipo estis alligita al Germanio. Dum la dua mondmilito estis ĉe la vilaĝo en loko de "Opavská chata" ("Opava kabano") militkaptistejo (arbara tombejo de ukrainaj kaptitoj - la tn. Rusa tombejo). La 5-an de majo 1945 la municipo estis konkerita de Ruĝa armeo. Ĝis la jaro 1945 la municipo estis nur la germana, post la milito sekvis ellandigo. Post la jaro 1945 Rejvíz estis ĝisloĝigita krom aliaj de slovakaj almigrintoj el Rumanio kaj grekoj, kiuj ekloĝis en Ĉeĥoslovakio sekve de greka intercivitana milito, sed multaj el ili post la jaro 1975 revenis en la patrujon, kaj ankaŭ pluaj loĝantoj forlasis Rejvízon. Ekde la 1950-aj jaroj la turismo definitive anstataŭis malprofitan agrikulturon kaj fariĝis kiel ĉefa aktiveco en la municipo.

 
Lurda kaverno

En Rejvíz estas kelke da domoj kun konservita popola arkitekturo el la 19-a jarcento. Ekde 2004 Rejvíz estas ankaŭ vilaĝa memoriga zono.

Rejvíz estis memstara municipo ĝis la jaro 1964, kiam ĝi estis almembrigita al urbo Zlaté Hory. Iam post la jaro 1973 estis nuligita ankaŭ ĝia paroĥo, ekde la dua mondmilito neokupita.

 
Penziono - restoracio Rejvíz

Loĝantaro redakti

Nombro de loĝantaro de Rejvíz laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj.

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 406 393 403 370 358 335 351[p 1] 207 131 113 85 63 66
  1. el tio: 6 ĉeĥoslovakoj, 344 germanoj; laŭ religio 344 romiaj katolikoj, 7 evangelikoj

En Rejvíz estas registritaj 91 adresoj : 78 domoj (daŭraj objektoj) kaj 13 domoj (dumtempaj aŭ refreŝigaj objektoj). Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 61 domoj, el tio 22 daŭre loĝigitaj.

Memorindaĵoj redakti

  • Penziono Rejvíz (antaŭe kabano de Brauner, poste de Nosek), popola tutligna konstruaĵo el la 19-a jarcento
  • Hotelo Franz (antaŭe kabano Chata Svoboda), la plej malnova konstruaĵo en Rejvíz. Tiu ĉi konstruaĵo estis konstruita en la jaro 1793 omaĝe de fondo de lignohakista domaro fare de novaj koloniintoj por vilaĝestro.
  • Lurda kaverno el la jaro 1908 en Starý Rejvíz, renovigita en 2006
  • Ruinoj de burgo Koberštejn (germane Koberstein), gardista burgo el la 13-a jarcento survoje el Zlaté Hory ĝis Olomouc, dezertiĝinta verŝajne en la 15-a jarcento

Ŝirmo de naturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rejvíz (nacia naturrezervejo).

En la jaro 1955 estis en torfejoj apud la vilaĝo proklamita nacia naturrezervejo. Ties bazo estas Granda muska lageto kaj Malgranda muska lageto.